Liu
Boshu naskighis en 1935, Jiangxi-provinco, Chinio. En infanagho, li
lernis pentradon che Xu Beihong, majstro de modernaj chin-stilaj pentrajhoj.
Li havas solidan bazon en skizo kaj kaligrafio. Char Xu estis lerta
en pentrado de chevaloj, Liu do multe lernis de li kaj mem farighis
eminenta pentristo de chevaloj.
Li
utiligis chiun shancon por pririgardi chevalojn kaj bone konis la
strukturon, trajtojn kaj kurmovojn de la chevaloj. En pentrado li
penikas decideme kaj la de li pentritaj chevaloj estas senghenaj
kaj originalaj. Li estas lerta en pentrado per longaj linioj fluaj,
fortaj kaj liberaj.
Liaj
pentrajhoj estas konservataj ne nur de chinaj kaj alilandaj muzeoj
kaj galerioj, sed ankau de multaj kolektantoj.
Li
pentras ne nur chevalon, sed ankau homon, kokon, kakton kaj chion,
kio interesas lin.
Tian
Shiguang kaj liaj pentrajhoj de floroj kaj birdoj
Qiu
Wensheng, pentristo de peonioj
|