Pentrarto sur porcelano

de YI MING

    Chinio estas lando de porcelano kaj ankau ghia pentrarto sur porcelano havas longan historion. En antikveco funkciis en Chinio shtataj kaj popolaj porcelanaj bakujoj. La shtataj bakujoj faris fajnajn porcelanajhojn por la kortego kaj nobeloj, kaj la popolaj bakujoj faris krudajn uzajhojn por la popolo. La popolaj porcelanajhoj estis krudaj, sed la pentrajhoj sur ili estis karakterizaj. La pentrajhoj konsistis ofte el malmultaj strekoj, sed jam sufichaj por bildigi homon, birdon, floron, beston au pejzaghon.
Rusta floro sur porcelanajho estas farita el glazuro richa je fero. Blanka porcelanajho kun nigre bruna desegno spiras antikvecon.

    Liberstila pentrarto estas vaste uzata kaj havas ian rilaton kun la popola shtongravuro. La tre popularaj bluaj desegnajhoj sur porcelanajho ja estas formo de liberstila pentrarto. Oni prenis porcelanajhon kiel paperon kaj faris sur ghi desegnon el glazuro. Porcelanajhoj de la provincoj Shaanxi kaj Shanxi aspektas iom konservativaj, kaj tiuj kun desegnoj de fisho de Shandong-provinco havas fluajn strekojn. Fisho estas simbolo de abunda produkto kaj richa rikolto, kaj oni multe produktis tiajn telerojn.

    Esploranto konigis, ke tia maniero estas rompo al la rutina esprimmaniero uzata en la popola arto. Ghi faris popolan arton pli esprimpova kaj richa. Tiaj rompo kaj richigo atribuis sian sukceson al la disvolvigho de varo-produktado. Sed en la lastaj 100 jaroj, la kadukigho de la popola ceramiko ne havis rilaton kun shanghigho de la moro, sed kun disvolvigho de komerca ekonomio. Importo de fremdlandaj porcelanajhoj kaj prilaborado lau fremdlanda mendo, la mashina produktado de porcelanajhoj, la levigho de la prezo de glazuro, la levigho de memkosto pro manlaborado¡­ pushis la popolan porcelanan produktadon en depresion. Sed la pentrarto sur porcelano faris kontribuon al la esprimmaniero kaj estetiko, kaj ghia karakterizajho ne estas anstatauebla de aliaj popolaj artobranchoj.

Ksilografia novjara bildo
Fresko, ventumila pentrarto kaj aliaj