Laudire
en pratempo chinoj jam bildigis kokon au tigron sur la pordoj de la
domo. La celo estis nenio alia ol gardi la familion kontrau demonoj.
Tial pentrado de pordodio farighis unu el la specoj de la chinaj tradiciaj
popolaj artoj. Dank' al la invento de ksilografio, oni povis pogrande
produkti bildojn de pordodioj. Kaj en la reala vivo artmetiajhoj de
tiu speco havas grandan debiton. La plastiko kaj koloro de la pordodio
alprenis la troigitan plastikon de la du pordogardaj generaloj Heng
kaj Ha en religiaj temploj.
Ksilografia
novjara bildo estas la lasta speco de popola belarto. Ghi dividighas
en du grupojn: krudan kaj fajnan. La fajnaj bildoj estis liveritaj
al la supraj socirondoj kaj ilia plastiko estas realisme fajna kaj
la temoj konformis al la postulo de mandarenoj. La krudaj kontentigis
la estetikan guston de popolanoj kaj la temoj estis tre richaj,
inkluzive de teatro kaj historio. Iuj bildigas printempan plugadon
kaj autunan rikoltadon, aliaj sociajn scenojn, triaj sarkasme ironias
la socion esprimante fortan politikan inklinon. Ankau bildo de fornodio
estas tre populara. Kulto al fornodio estas tre malnova kutimo en
Chinio. Laudire fornodio superregas la familion, kaj chiuj familioj
kultis lin. La bildo de fornodio estis pendigita antau la forno
en la kuirejo kaj, kiam oni adiauis lin antau la Printempa Festo,
oni oferis al li maltajhojn por glui lian bushon, ke li ne klachu
la familion en la raporto al la chiela dio. Tial oni kutime pendigis
distikon "Raportu nur bonajn aferojn, kaj sur la tero regas
paco". Oni forbruligis la bildon en signifo, ke oni jam sendis
lin al la chielo. En la lasta nokto de la jaro oni pendigis novan
bildon de fornodio en aludo, ke li jam revenis en la homan mondon
kaj denove protektos la familion.
La
koloroj de ksilografia novjara bildo estis formitaj el la ofte uzataj
koloroj de la popola belarto en kombino kun la karakterizajhoj de
ksilografio. Kutime la koloroj estis helaj kaj freshaj, kio donis
festan atmosferon al la kamparanoj, kiuj vivis monotonan vivon.
Tial tiaj bildoj estis tre shatataj en la kamparo. Krom ksilografio,
oni faris permanan farbadon, por ke la koloroj estu pli richaj,
ekzemple la "cindra bildo" de Gaomi de Shandong. Ghia
farado estis influata de duonpresa kaj duonpentra tekniko de slipa
novjara bildo, kun nigro kiel la chefa au kun aliaj koloroj kiel
la chefaj. Unue oni skizis per karbigita salika vergeto, faris el
ghi kelke da kopioj kaj farbis ilin per koloriloj, desegnis per
linioj kaj orumis la necesajn lokojn. Che la fino oni oleumis la
chefan parton de la bildo.
Kartoj
originintaj che la prospero de ksilografia tekniko estis alinomataj
Yezipai. Sur la kartoj estis figuroj de bravaj herooj kaj diversaj
desegnoj kaj signoj. Lau la vidpunkto de pentrarto, ili estas bonegaj
ksilografiaj verkoj.
Pentrarto
sur porcelano
Fresko,
ventumila pentrarto kaj aliaj
|