Pentrarto en la chinaj popolaj artmetioj

Fresko, ventumila pentrarto kaj aliaj

de YI MING

    En la mondo de popolaj artmetiajhoj de Chinio, la pentrajhoj faritaj per peniko estis verkoj de popolaj artistoj kaj metiistoj, ekzemple fresko. Precize dirite, pentrajhoj de tiu kategorio devas esti kalkulataj kiel religia belarto, sed la fresko de popolaj religiaj konstruajhoj ankorau estas la kampo por popolaj artistoj en ilia disvolvo de la arta kreivo. En Yihezhen de Suide de Shaanxi estas templo por la Orienta Monto (chinoj nomas Taishan-monton proksime de Jinan de Shandong-provinco Orienta Monto, kaj konstruis multajn templojn grandajn kaj malgradajn chie en Chinio por kulti la montodion de Taishan). En la kaduka templo jam ne estis statuoj de dioj, sed sur la muroj restas 4 freskoj. Evidente la freskoj havis skizojn, sed la mienoj de la figuroj en la freskoj estis admirindaj. En la fresko estas sceno de jughado. Unu el la du jughistoj jam volas fari verdikton, sed la alia trovighas en hezito tenante penikon en la mano.La intrigo estas tre emocia. La fresko aplikis la formulan teknikon kaj esprimis la diferencojn de la karakteroj de la personoj, kaj estas malofte vidata majstrajho.

    Pentrarto sur ventumilo devas aparteni al la kategorio de popola kulturo. En la historio ventumilo estis ornamo simbolanta rangon kaj ordinaruloj uzis ordinarajn paperan ventumilon, palmfolian ventumilon kaj ventumilon plektitan el herbo, bambuo au arbofolio. Profesiaj pentristoj ofte faris desegnojn sur ventumiloj kaj multaj el iliaj pentrajhoj estas tre valoraj. En metiejo de ventumiloj la ventumilfaristoj estis varbitaj el la popolo. La temoj de iliaj pentrajhoj estas tre diversaj, kaj iliaj niveloj en pentrado estis malsamaj. Surventumilaj pentrajhoj de Chen Chaosheng estis superaj verkoj de la popola belarto. Li devenis de familio kun ventumilaj pentristoj de tri generacioj. Li faras pentrajhojn nur sur nigrapapera ventumilo kaj estas lerta en pentrado de homoj. Li pentris 108 bravulojn el la romano "Che Akvorando" (romano rakontanta pri ribelantaj makisanoj antau pli ol 1000 jaroj). La bravuloj au rajdas, au remas, au sin ekzercas je batalarto, au fluge iras sur tegmento (por enshtelighi en richulan domon por shteli richajhon). Iliaj mienoj estas tre vivaj kaj la koloroj richaj kaj akordaj sur nigra fono. Chen Chaosheng asimilis alies superajhojn de pentrarto kaj stampis siajn pentrajhojn per popola estetiko.

    Inka pentrarto estas unu el la formoj de la popola belarto en la suda parto de Shanxi-provinco. Kiam bebo estas centtaga au unujara, oni donacas al li bonauguran litajhon kun nigra desegno. Oni faras nigran desegnon sur rugha au flava tolo. Per inko oni pentras du leonojn au du tigrojn, kaj aldonas chirkau ili 12 aghosimbolajn bestojn kaj plenigas la blankojn per floroj.

    Pentrajho sur muroj chiukau adoba lito estas tre populara en la baseno de la Flava Rivero. Nun en iuj lokoj de la provincoj Shaaxi kaj Shanxi oni ankorau faras tian ornamajhon kaj laboras metiistoj. La kamparanoj mem decidas la temon. Oni pentras figurojn en teatroj, florojn kaj pejzaghojn kaj aliajn ornamajn desegnojn. Se la kamparanoj ne havas monon por dungi metiiston, ili mem pentras, au faras papertondajhojn kaj gluas ilin sur la murojn: unuvorte ili chiamaniere beligas sian vivspacon per pentrajhoj.

Pentrarto sur porcelano
Ksilografia novjara bildo