Acersuka
tinkturado estas originala tinktura maniero en la regionoj loghataj
de Mjau-nacianoj. La procedo estas jene:
Prepari
aceran sukon:
Tranchi
sur acerarbo, por ke la suko elfluu. Deshiri la arboshelojn, kuiri
ilin kune kun bova graso, dekanti la dekoktajhon kaj malvarmigi
ghin. La dekoktajho farighas kiel grize bruna gumo kaj pli poste
kiel vakso. Ghi estas konservebla. Kiam oni bezonas uzi ghin, oni
fandas ghin per neforta fajro.
Fari
pinglon: Oni faras desegnojn per bambua pinglo, kiu longas 5 colojn,
kun unu ekstremo iom pli dika ol kudrilo kaj alia ekstremo plata.
Desegnante, oni trempas la pinglon en la acera suko. Se la suko
fluas ekster la desegnon, oni riparas per la plata ekstremo.
Tinkturi:
Chiuj virinoj de la nacio estas kapablaj en tinkturado. Post kamplaboro,
ili sidas apud la fajrujo, faldas blankan shtofon, faras per kudrilo
ortangule interkrucighantajn liniojn en la mezo de la shtofo kaj
faras tradiciajn desegnojn sur la shtofo per la acera suko. Poste
ili plurfoje metas la shtofon en indigon ghis la shtofo farighas
purpure blua. Post lavado la shtofo
havas bluan kaj blankan kolorojn.
Per
tiu metodo oni faras kaptukon kaj dorsorubandon.
Kaptuka
desegno: Chiuj Mjau-naciaj virinoj, chu junaj chu maljunaj, portas
kaptukon kun sama desegno. Ghi estas kaj kapvesto kaj ornamajho.
Ghi longas 2 futojn kaj larghas duonfuton. La desegno similas al
fisha skeleto.
Dorsorubanda
desegno: La desegno estas kvadrata kaj havas rondan figuron en la
mezo. La figuro konsistas el tradiciaj ideogramoj kutime troveblaj
sur bronzaj tamburoj. Che la kvar anguloj de la desegno estas transformitaj
papilioj au floroj broditaj per verdeta, rozeta, helflava k.a. fadenoj.
Rilata
artikolo
Kiel Mjau-naciaj gejunuloj esprimas amon?
Mjau-naciaj
vestoj, senvorta libro de la historio
|