La
historio de Mjau-nacio estis transdirita per busha folkloro kaj
desegnoj sur la vestoj.
La
desegnoj de la vestoj de Mjau-nacio notas la historion kaj la travivajhojn
de la nacianoj. Jen kial, rakontante al infanoj la historion de
la nacio, maljunuloj ofte prenas la desegnojn sur la vestoj kiel
instruilojn. La epopeaj desegnoj sur la vestoj de Mjau-nacio farighis
heredata "senvorta historia libro" de la nacio. La desegnoj
notas la mondokreadon de la prauloj, la kultadon kaj militan migradon
de la prapatroj.
"Papilio-patrino"
estas la plej ofte vidata brodita desegno. Tia desegno trovighas
sur la manikoj kaj antautuko de la virinoj. En mito "papilio-patrino"
transformighis el la koro de acerarbo, tial "papilio-patrino"
loghas sur acerarbo. La desegno estas kultata de la nacianoj kiel
dio, char "papilio-patrino" naskis la prapatron Jiangyang
de Mjau-nacio. En la brodajhoj sur la virinaj vestoj oni povas vidi
la bildon "Geedzigho de gefratoj Jiangyang" temantan pri
la deveno de la homoj. Oni povas vidi ankau la prahistorian miton
"Jiangyang paffaligas la sunon kaj lunon". Tiuj bildoj
en desegnoj notas la historion de transiro de matriarka sistemo
al patriarka en la socio de Mjau-nacio.
Mjau-nacio
faris 4 grandajn migradojn. En la desegnoj de la vestoj de Mjau-nacio
oni povas vidi tiuflankajn bildojn "Flava Rivero", "Yangzi-rivero",
"Ebenajho", "Urbo", "Galopantaj chevaloj"
k.a., kiuj vivece priskribas la scenojn de la prapatroj en serchado
de nova hejmloko. Tiuj bildoj registris la peneman serchadon de
nova hejmloko de la prapatroj kaj ilian sopiron al la antaua hejmloko.
Tiuj bildoj estis heredataj de generacio al generacio kiel emblemo
de la nacio. La vivantaj homoj respektas tiujn bildojn, kaj la mortintaj
nacianoj devas porti vestojn kun tiuj bildoj che entombigo. Ili
opinias, ke en tia vesto la animo de la mortinto povas reveni al
la loko de la prapatroj.
Mjau-nacio ne havis skriblingvon kaj desegnoj sur vestoj
anstataue ludis la rolon de ideogramoj, sekve Mjau-nacio, kiu ne
havis skriblingvon, trovis sian apartan lingvon en la historia libro
de desegnoj de vestoj. Kvankam neniu alia nacio tiel profunde prezentis
la historion pere de vestoj kiel Mjau-nacio, sed multaj nacioj enkorpigis
la historion en siaj naciaj vestoj, tio jam formis kulturan karakterizajhon.
|