Kiel Mjau-naciaj gejunuloj
esprimas amon?

Por esprimi amon, gejunuloj de Mjau-nacio havas multajn manierojn, kaj "fingropincho" kaj "bombonpeto" estas la plej ofte uzata.

Fingropincho:

En festotagoj multaj homoj vizitas foiron. En la foiro, se fraulo ekshatas iun fraulinon, li senbrue sekvas shin kaj malforte pinchas shian etan fingron.

Se la fraulino konsentas lian sinproponon, shi etendas sian manon kaj malforte pinchas lian etan fingron au ridetas al li. Se shi ne volas, shi bezonas nur teni silenton. Tiamaniere la fraulo ne sentas embarason.

Bombonpeto:

Se fraulo enamighas al iu fraulino, li povas esprimi sian amon "bombonpetante": "Mi audis, ke via bombono estas tre dolcha, kaj mi tre volas frandi sed monon ne kunportas."

Kutime la fraulino tiel respondas, se shi akceptas la peton de la fraulo: "Mia bombono estas acida, kaj kurbighos via dorso post mangho." La fraulo daurigas: "Mi ege deziras bombonon; via bombono acidas, mia koro dolchas." Post kelkaj ripetoj la fraulino konsentas: "Se vi vere volas mian bombonon, bonvolu sekvi min kaj ne plendu, ke agacos viaj dentoj." Post tiuj vortoj shi tuj foriras kaj la fraulo postkuras shin. Fine ambau venas en arbaron au apud riveron por rukulado.

Se la fraulino jam havas amaton, shi respondas al la fraulo: "Mi jam elvendis mian bombonon, kaj vi bonvolu vin turni al alia loko." Se la fraulino ne shatas lin, shi tiel respondas: "Mi estas malricha, sed bombonon ne vendas, kaj vi ne akiros bombonon."

Foje fraulino eble achetas bombonon kaj donacas ghin al la petanto por eufemisme esprimi rifuzon kaj pardonpeton. Kaj tiam la fraulo foriras kompreneme.

Post "fingropincho" kaj "bombonpeto" la gejunuloj ofte rendevuas. Per plektajhoj el vergeto, arbofolio, herbo au sovaghaj floroj ili aludas lokon kaj tempon de rendevuo. Herbo signifas peti intervidighon, floroj rendevuon, kaj kunplektitaj herboj kaj floroj signifas peti finan decidon pri la nupto.

Por la unuafoja rendevuo oni plektas abelon el herboj por esprimi "Mi atendos vin, chu vi venos?" Por refoja rendevuo oni esprimas per libelo el aromaj herboj: "En la sama loko, vi venu kiel eble plej baldau." Se oni ne povas iri al rendevuo, li faras akridon el herbo kaj arbofolio por esprimi: "Mi ne povos eliri pro okupiteco kaj petas vian pardonon."

Rugha flornodo signifas entuziasmon kaj deziron de interparolado, blua flornodo -- deziron de rendevuo, sed en luna nokto. Se flornodo estas plektita el blankaj floroj kaj herbo, tio signifas malkontenton, ke shi ne volas plu vidi lin pro lia multfoja malesto al rendevuo.

Kiam la geamantoj venas al sama opinio, ke ili sincere amas unu la alian, ili komencas intershanghi donacojn. La fraulino donacas al sia amato mantukon, zonon kaj tabakon, dum fraulo donacas al shi arghentajn harpinglojn, braceletojn kaj broditajn shuojn. Poste ili informas siajn gepatrojn kaj pli poste la lastaj petas iun kiel svatanton por interkonsilighi pri la dato de nupto.