|  Antautagmeze 
                    de la 8-a de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Komitato 
                    de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) 
                    havis sian trian plenan kunvenon en la Popola Halo en Pekino. 
                    13 komitatanoj parolis pri la problemo de la kamparo, agrikulturo 
                    kaj kamparanoj, pri la supera edukado, pri la sciencoj kaj 
                    tekniko kaj pri kulturo.
 Posttagmeze la Dua Sesio de la Tutlanda Popola 
                    Kongreso (TPK) de Chinio havis sian trian plenan kunvenon 
                    en la Popola Halo, kaj Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta 
                    Komitato de la Deka Tutlanda Popola Kongreso, faris raporton 
                    pri projekto de amendo de la konstitucio de la China Popola 
                    Respubliko. Post la kunveno la delegacioj havis kunsidojn 
                    por ekzameni la projekton de amendo de la konstitucio. Pri 
                    detaloj bonvolu legi "Ekspliko 
                    pri Revizio de la Konstitucio".  Antautagmeze de la 8-a la Dua Sesio de la Deka 
                    Tutlanda Popola Kongreso okazigis duan gazetaran konferencon, 
                    en kiu respondeculo de la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj 
                    Reformado respondis demandojn de raportistoj rilate reformadon 
                    kaj disvolvon de la ekonomio kaj socio de Chinio.  Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
 >>> 
                    Chefpagho
   |