En
nordokcidento kaj Interna Mongolio de Chinio ofte vidighas
tero dezertighinta pro arbitraj ekspluatado, pashtado kaj
arbohakado, sed en tiuj lokoj, kie estas malpermesita la pashtado,
pli ol 40% de la tero estas kovritaj de herboj kaj arbidoj.
En la montoza regiono de Wuqi-gubernio, Shaanxi-provinco,
chie kreskas abrikotujoj, robinioj kaj aliaj arboj. Tie jen
kaj jen vidighas leporoj kaj fazanoj.
Oni
diris kun fiero, ke tio rezultis el malpermeso de la pashtado,
kiu dauris tie jam 4 jarojn. Antau la malpermeso la montodeklivoj
estis kalvaj, char la herboj estis formanghitaj de kaproj,
kaj absolute ne vidighis sovaghaj animaloj. Nun sur la 3.7
mil kvadrartaj kilometroj da tero de la gubernio revidighas
diversaj vegetaloj, kiuj kovras duonon de la gubernio.
Estis distrikto, kie la stepo serioze dezertighis,
kaj atakite de sabloventoj iuj vilaghoj devigite translokighis.
Sed post unu jaro de la malpermeso de pashtado sur 33 mil
hektaroj nature ekkreskis herboj.
En nordokcidento de Chinio chie, kie oni malpermesas
pashtadon unu jaron, rapide reverdighis la kampoj, kaj la
efiko estas nekomparebla por la homa penado. S-ro Shi Yuanchun,
membro de la Chinaj Akademioj de Sciencoj kaj Inghenierio,
rigardas tiun ekologian konstruadon kiel memriparan konstruon
de la ekologio. Li diris: "Por restauri la ekologian
flauron la memripara konstruado de la ekologio estas akcentinda,
char ghi estas pli efika kaj malmultekosta."
Fermi
pordon kaj malfermi fenestrojn
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|