La
pasht-malpermeso ja estas efika por restauri la ekologion.
Sed kiel solvi la problemon pri produktado kaj chiutaga vivo
de la tieaj kamparanoj kaj pashtistoj? La loka sperto montras,
ke la pasht-malpermeso kvankam fermis la pordon por libera
pashtado, tamen malfermis fenestrojn por richigho de la loghantoj.
Wuqi-gubernio, kiun ni menciis supre, havis kelkmil-jaran
historion de pashtado de kaproj. Koncerne detruon de kaproj
al la flauro, oni diris, ke la busho de la kaproj similas
al tondilo kaj la kvar hufoj al shpatoj. Lau statistiko, post
naskigho de la nova Chinio la gubernio arbarizis entute 300
mil hektarojn da tero, sed nur 2/9 rezervighis, dume la aliaj
detruighis de la kaproj.
Antau 4 jaroj, kiam la gubernio Wuqi komencis
la pasht-malpermesadon, tie vivis 270 mil kaproj. En 1998
la loka registaro proponadis metodojn por ekologia protektado
kaj richigo de la loghantoj. Tiujare la registaro enkondukis
bonrasajn malgrandvostajn Han-shafojn kaj en la sama jaro
la antauaj kaproj reduktighis je 200 mil, tamen la shaf-pashtado
ne nur ne regresis, sed male, la nombro de la familioj de
shaf-pashtado kreskis de 18.2% en 1998 al 53% en 2003 kaj
la nombro de malgrandvostaj Han-shafoj nun atingis 90 mil
kaj la pokapa enspezo de la pashtistoj kreskis rapide. Ghuste
dank' al la sukcesa sperto de Wuqi, la provinco Shaanxi, la
unua en Chinio, faris decidon malpermesi pashtadon.
La gubernio Otog Qianqi de Interna Mongolio malfermis
la vojon por protektado de la ekologia medio kaj richigo de
la loghantoj per modela bredado, t.e. prepari sterkon en norma
forcejo kaj chiuj familioj konstruas instalajhojn por norma
bredado. Por okupi pli grandan parton en la merkato, ghi donis
grandan atenton al konstruo de bazaro de brutoproduktajhoj
kaj per tiu metodo akcelas la brutobredadon.
Memriparado
de ekologio
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|