"Se
oni 1.3-miliardobligos ajnan malgrandan aferon, oni ricevos
grandegan aferon. Se oni dividos tre grandan kvanton per 1.3
miliardoj, oni rivevos malgrandegan kvanton," china chefministro
Wen Jiabao tiel esprimis sian senton. La chefministro de lando
kun plej granda loghantaro unuafoje montris tiun operacion
de obligado kaj divido kaj simplan kaj komplikan, kiam li
estis intervjuata de la usona jhurnalo Vashington-a Poshto
novembre de 2003 en Pekino. Post tio en sia vizito al Usono
li ripetis tiun operacion en Harvard-Universitato. La china
chefministro sobre kalkulis, dum la tuta mondo admiris la
ekonomiajn miraklojn de Chinio. En la pasintaj 25 jaroj la
china ekonomio kreskis chiujare je 8%. Malgrau damagho pro
SARS, la totala enlanda produktovaloro de 2003 kreskis je
9.1%.
"La operacio de obligado kaj divido de la
chefministro, tre facile komprenata, montras, ke la nova registaro
bone scias la kondichojn de sia lando," diris Li Shantong,
membro de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco kaj esploristino de la Disvolv-Esplora
Centro sub la Shtata Konsilantaro. Shi eksplikis, ke kvankam
en 2003 la totala enlanda produktovaloro de Chinio atingis
1400 miliardojn da usonaj dolaroj kaj per tio Chinio okupis
la sesan lokon en la mondo, tamen se ghi dividighas per 1.3
miliardoj, do la pokapa produktovaloro estis nur iom pli ol
mil usonaj dolaroj kaj okupis la 130-an lokon en la mondo.
Wang Tongsan, profesoro de la China Akademio de Sociaj Sciencoj,
opiniis, ke dank' al rapida kresko en la pasintaj 20 jaroj
Chinio jam eniris en shlosilan periodon de disvolvigho kaj
aperis multe da problemoj, kiuj eble malhelpos la ekonomian
disvolvighon en la estonteco. Unu el tiuj problemoj estas
ke la rapida kresko de la ekonomio sin bazas sur troa konsumado
kaj malshparo de richfontoj ofte koste de damagho de la medio.
Li diris, ke Chinio ne povas elporti tian kreskon en la longa
estonteco kaj tion ne povas elporti ankau la tuta mondo.
Sociologo
diris, ke la rapida ekonomia kresko de Chinio devas porti
pli da utilo al la homoj, sed la malekvilibro de la regiona
disvolvigho kaj socia enspezo kreskis senchese kaj laborigo,
eduko kaj kuracado farighis problemo komune zorgata de la
tuta socio. "Ja estas ghojinde, ke la gvidantoj de la
nova registaro estas sobraj kaj ne blinde ghojas pri la sukceso,
nek preteratentas la realajn malfacilojn," diris Ma Shujie,
reprezentanto de Heilongjiang-provinco.
La scienca koncepto de disvolvigho elmetita de
la novaj gvidantoj estas multe atentata temo en la du sesioj.
Chefministro Wen Jiabao diris en sia parolado, ke Chinio devas
strebi ne nur al la ekonomia kresko, sed ankau al laborigo,
eduko, sciencoj, tekniko, media protektado, kulturo, higieno,
socia garantio kaj socia justeco. Profesoro Wang diris, ke
la nova koncepto de disvolvigho devas atenti kvaliton, sed
ne sole kvanton kaj nepre devas turni sin al materia utilo,
ghuebla de la popolo. Fakuloj diris, ke por realigi la novan
koncepton de disvolvigho la registaro devas rezervi manovrospacon
en ellaborado de la plano pri ekonomia disvolvigho de 2004.
La nunaj gvidantoj estas tre sentemaj pri la
ciferoj. Ili preteratentis neniun malgrandan shanghighon de
la ciferoj, kio profunde impresis la cheestantojn de la kongreso
kaj konferenco. Eksambasadoro de Svislando en Chinio komparis
la cerbon de Wen Jiabao kun komputoro memoranta multege da
donitajhoj.
Enketo montras, ke en 2003 pro SARS miloj kaj
dekmiloj da kamparaj laboristoj restis hejme kaj pro tio la
pokapa kamparana enspezo en la dua trimestro de la pasinta
jaro reduktighis je 35 juanoj kaj la centra registaro rimarkis
tion kaj tuj decidis turni grandan atenton sur kompenson de
la perdo de la kamparanoj kaj pliigon de ilia enspezo. Februare
de 2004 la centra registaro publikigis dokumenton por akceli
pliigon de enspezo de la kamparanoj kaj garantii la agrikulturan
disvolvighon. Fakuloj antauvidis, ke en 2004 la chinaj kamparanoj
enspezos almenau 20 miliardojn da juanoj dank' al la nova
politiko.
"La nunaj gvidantoj chiam zorgas pri la
propraj interesoj de la popolanoj," diris Zhu Xianfa,
reprezentanto de la china popola kongreso kaj prezidanto de
la Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Anhui-provinco.
Li diris ankau, ke la operacio de obligado kaj divido fare
de la chefministro celas garantii la dauran kaj harmonian
disvolvighon de la lando.
Chinio richigas
kamparanojn per politiko
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|