Mi esperas, ke post nelonge vi
aperigos novajn artikolojn pri la perspektivoj de la china
kosmoesplorada programo.
DONALD
HARLOW (Usono)
En
la 16-a de oktobro respondeculo de la kosmonautika departemento
de Chinio montris en la gazetara konferenco, ke Chinio penos
por atingi 3 celojn lau la "tripasha" disvolva strategio de
kosmonautiko difinita de la china registaro antau 10 jaroj:
sukcesigi eksterkajutan iradon, esplori kaj posedi la teknikon
de rekunigho de spacaj flugmashinoj kaj starigi spacan eksperimentan
stacion.
La respondeculo diris, ke la sukcesa
lancho de la kosmoshipo markis, ke Chinio ekposedis la fundamentan
teknikon de homoporta kosmonautiko, plenumis kaj efektivigis
la unuapashan planon kaj celon de la homoporta kosmonautiko,
kaj faris sin la tria lando kaj la unua inter la disvolvighantaj
landoj povanta memstare entrepreni la homoportan kosmonautikon.
Atingo de la 3 celoj levos la homoportan
teknikon de Chinio al pli alta nivelo kaj ebligos al Chinio
fari kontribuon al la homaro en ghia ekspluato kaj paca utiligo
de la spaco. En la supre menciitaj aktivadoj Chinio volontos
kunlabori kun aliaj landoj surbaze de egalrajteco kaj reciproka
utilo.
Chinio
lanchos kosmoshipon Shenzhou-6 en la venontaj 1-2 jaroj
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|