Mi interesighas pri politiko
de solinfano pratikita en Chinio.
CĄ¤ MORIN (Francio)
Tro da loghantoj multe sharghas la nacian ekonomion
kaj chiutagan vivon, kion bone konas multe da chinoj, precipe
tiuj, kiuj loghas en grandaj urboj. Jen ekzemplo: Ekde la
pasinta jaro, pro la Nacia Tago, Printempa Festo kaj 1-a de
Majo la chinoj povas ghui 7-tagan feriadon, sekve de tio multe
pliighas turistoj en la festotagoj. Tamen, kiam ili vojaghas
aliloken kun granda ghojo, ili renkontas la saman problemon:
preskau chiuj vojoj estas shtopitaj de trafikiloj, chiuj turismaj
lokoj estas plenplenaj de homoj. En ordinaraj tagoj la chinoj
jam alkutimighis al interpushighado en autobusoj kaj longa
vico da atendantoj en hospitaloj kaj poshtoficejoj. Tiaokaze
oni nur veas: "Ni povas fari nenion. En Chinio estas
tro multe da homoj."
En 2003 Chinio havis ch. 1.3 miliardojn da loghantoj,
pro kio oni devis danki la politikon pri naskolimigo, ekpraktikatan
en la 70-aj jaroj. Sen praktiki tiun politikon en la pasintaj
30 jaroj Chinio havus ch. 1.6 miliardojn da loghantoj. Fakuloj
asertis, ke la 1.6 miliardoj da loghantoj estas maksimumo
tolerebla por la richfontoj de Chinio. Oni povas diri, ke
Chinio finis la transiron de multa naskado, malmulta morto
kaj granda kresko de la loghantoj al malmulta naskado, malmulta
morto kaj malgranda kresko de la loghantoj. Kompreneble, oni
atribuis tion al disvolvigho de ekonomio kaj levigho de eduka
nivelo, sed la decidan rolon ludis la politiko pri naskolimigo
"malfrua geedzigho, malfrua nasko kaj havo de nur unu
infano". Tamen praktikado de la politiko renkontis grandan
malhelpon, char en la pasintaj 2 mil jaroj chinoj preferis
multan naskon.
Kiam ekis ekspansio de la loghantaro en Chinio?
En Chinio la feuda socio dauris pli ol 2 mil jarojn,
kiam chiuj suverenoj kuraghigis naskon kaj pro tio la koncepto
pri multa nasko kaj prefero de viroj firme enradikighis en
Chinio. En Qing-dinastio (1644-1911), pro praktikado de favora
politiko pri nasko, la loghantoj de Chinio kreskis de 100
milionoj al 400 milionoj en la 260 jaroj de ghia regado.
En la sekvaj 38 jaroj, kiam Chinio trovighis en
milita kaoso, la registaro prenis la politikon de nelimigita
nasko, tial en tiu periodo la china loghantaro pliighis je
140 milionoj. Se ne estus militoj, la loghantaro multe superus
tiun nombron.
En 1949-1953 ankau la nova Chinio alprenis politikon
kuraghigi naskon, kaj tiam iagrade plibonighis la vivkondichoj
de la chinoj kaj levighis la kuraca nivelo, sekve la loghantaro
daure kreskis. Komence de la 50-aj jaroj prof. Ma Yinchu,
rektoro de la Pekina Universitato kaj fama ekonomikisto, rimarkis
la malutilon de la tro rapida kresko de la loghantoj al la
socio en la estonteco kaj proponis limigi kreskon de la loghantoj.
Sed pro diversaj kauzoj lia tezo pri loghantoj kaj propono
pri naskolimigo ne estis akceptita. Nur en 1970 la naskolimigo
ekpopularighis tra la tuta lando.
Tamen por la chinoj, kiuj havis firman koncepton
"daurigo de familio per filoj kaj ju pli da filoj, des
pli da felicho" kaj precipe por la kamparanoj, kiuj konsistigas
80% de la china loghantaro, la propono rikoltis nur malgrandan
efikon, tial en la autuno de 1980, kiam la china loghantaro
superis 900 milionojn, la china registaro fine ellaboris la
politikon pri naskolimigo kaj elmetis la sloganon "limigi
la nombron de la loghantoj kaj levi la homan kvaliton".
La registaro difinis la minimuman aghon por geedzigho kaj
dekretis, ke chiu geedza paro rajtas havi nur unu infanon.
Kaj samtempe ghi difinis, en kiaj okazoj oni rajtas fari la
duafojan naskon kaj kiajn privilegiojn havas nacimalplimultoj
kaj kamparanoj.
Kial oni rajtas havi nur unu infanon?
Nun la lando suferas de vojshtopigho, trologhateco,
media polucio kaj senlaboreco. Tiuj malfaciloj jam bone konigis
al la homoj, kiajn malutilojn havas tro multe da loghantoj.
Sed antau 20 jaroj la konfliktoj inter loghantoj kaj ekonomio
kaj inter medio kaj richfontoj ne estis tiel akraj kiel hodiau,
tiam la chinoj tre malfacile povis kompreni, kia rilato estas
inter la nombro de la loghantoj kaj daura kresko de la ekonomio,
kaj ili ne volontis havi nur unu infanon. Ili pensis: Chu
ne estas pli bone havi pli da homoj?
Tiam oficistoj pri naskolimigo che diversaj niveloj
de registaraj organizoj ne estis shatataj kaj en la kamparo
iuj ech riprochitaj. Ili devis elteni tion, foje refoje viziti
vilaghanojn kaj chiamaniere persvadi ilin ne plu fari la duafojan
naskon. Multaj el la oficistoj, kiuj sin okupis pri tiu laboro,
ankorau bone memoras tiujn tagojn. Kiel malfacila estis tiam
la laboro!
Lau la politiko la solinfanoj ricevas subvencion
chiumonate ghis sia 14-jarigho kaj antau nelonge oni longigis
la tempodauron ghis 18-jarigho. Kiu malobservas la politikon,
estas monpunata, kaj la monpunoj estas diferencaj en malsamaj
lokoj. Tiam, kiam Chinio komencis praktiki naskolimigon, reformadon
kaj pordmalfermon, monpuno estis tre grava por la chinoj,
kiuj estis nerichaj siatempe.
Malgrau tio multaj chinoj asociis praktikadon
de naskolimigo kun la nacia potencigho kaj multe da geedzoj
volonte akceptis la politikon havi nur unu infanon. Kun la
socia evoluo kaj konkurenca intensigho oni deziras pli kaj
pli altan vivnivelon, kaj pli kaj pli da familioj deziras
nur unu au ech neniun infanon. La Orienta Distrikto de Pekino
jam en 1993 realigis la negativan kreskon de la loghantaro.
Ghenerale Chinio jam eniris en la periodon de
malmulta nasko, malmulta morto kaj malgranda kresko de la
loghantoj, tamen la tro multe da loghantoj daure restas la
chefa faktoro malhelpi la ekonomian disvolvighon kaj plie
la diferenco inter la urboj kaj kamparo estas tre granda.
La normoj de chinaj kamparanoj nun estas tiom altaj, kiom
tiuj de la urbanoj antau 20 jaroj. Tio decidis, ke en la estonteco
Chinio devos daure doni grandan atenton al la kamparo por
praktiki la politikon "limigi la nombron de la loghantoj
kaj levi la homan kvaliton".
Oni diris al mi, ke post nelonge publikighos legho
de Chinio pri loghantoj kaj naskolimigo.
Apendico:
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|