En la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, la ĉina registaro prezentis la projekton de la “Skizo de la 11-a Kvinjara Plano de la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo”. La projekto eksplikis ĉefajn celojn de la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo en la venontaj 5 jaroj.
1. Stabiligi makroekonomion, realigis meznombran jaran kreskon de la enlanda produktado je 7.5 %, duobligi personan meznombran enlandan produktadon kompare kun tiu de 2000. Doni laboron al 45 milionoj da urbanoj, kaj transpostenigi 45 milionojn da kamparanoj. Regi la registaritan senlaborecon en la urboj je 5%, fundamente stabiligi preznivelon kaj fundamente ekvilibrigi la internacian spezadon.
2. Evidente altigi utiligitecon de riĉfontoj, kaj redukti la riĉfontan konsumadon de la enlanda produktado je ĉ. 20%.
3. Akordigi regionan disvolviĝon de la urboj kaj kamparo, gajni evidentan rezulton en konstruado de nova socialisma kamparo, kaj levi urbanizitecon je 47%. Unuapaŝe formi la strukturon de regiona disvolvo kun diferencaj karakterizaĵoj; deteni la tendencon de grandiĝo de diferenco inter la urboj kaj la kamparo, tiu inter la regionoj kaj tiu inter enspezo.
4. Regi la loĝantaron je malpli ol 1.36 miliardoj kaj konservi agrojn je 120 milionoj da hektaroj, redukti la totalan ellaskvanton de ĉefaj poluaĵoj je dekono, kaj atingi arbaran kovritecon je 20 %.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|