Fokusaj temoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Ŝtata reunuiĝo, komuna deziro de la ĉinoj en kaj ekster Ĉinio
Informoj

La 9-an de marto Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, emfazis en la 2-a plena kunveno de la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ke la publikigo kaj praktikado de la “Kontraŭ-secesia Leĝo” ludas gravan rolon kaj havas profundan influon por akceli la disvolviĝon de la rilatoj inter ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo, feliĉigi la samlandanojn de ambaŭ bordoj, stabiligi la situacion de Taiwan-markolo, antaŭenpuŝi pacan unuiĝon de ambaŭ bordoj, oponi kaj bridi la splitajn fortojn kaj iliajn aktivadojn, kaj defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

Wu diris, ke solvi la problemon de Taiwan kaj plenumi la taskon por reunuiĝo de la patrolando estas komuna deziro de la ĉinoj en kaj ekster Ĉinio. La “Kontraŭ-secesia Leĝo” estis aprobita per altnombraj balotiloj en la 3-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso en 2005 kaj la ĉina registaro legalizis la principon pri la problemo de Taiwan. Tio amplekse montras nian senŝanĝan opinion por akiri pacon kaj reunuiĝon per plej granda sincereco kaj plej granda penado, kaj atestas la komunan volon kaj firman decidon de la tuta popolo de Ĉinio por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, ke ĝi neniel permesos al la splitaj fortoj dispartigi Taiwan for de la patrolando sub ajna preteksto aŭ per ajna rimedo.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio