 La 14-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj dum gazetara konferenco post fermiĝo de la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.
Respondante al ĵurnalisto de Taiwan, Wen Jiabao diris: “Estas senŝanĝe kaj eksplicite, ke ni persistas en la principo de unu Ĉinio. Ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la du bordoj de Taiwan-markolo apartenas al la sama Ĉinio. Estas malpermesite distranĉi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.”
“Surbaze de la principo de unu Ĉinio, ni persiste proponas ke ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo interkonsiliĝu kaj intertraktadu egalrajte. Ne estas la ebleco iu aneksi la alian.”
“Mi reasertas, ke ni volas dialogi kaj intertraktadi kun ĉiuj ajn patrioj kaj personoj, kiuj persistas en la principo de unu Ĉinio, malgraŭ kion ajn ili diris aŭ faris en la pasinteco. Se la Demokratia kaj Progresa Partio forlasos la “programon de sendependiĝo de Taiwan”, ni volontas aktive respondi kaj kontakti kun ĝi.”
“Ni absolute ne forlasos la klopodon por pace solvi Taiwan-problemon, sed ni absolute kontraŭas la dispartigajn aktivadojn de sendependiĝo de Taiwan kaj absolute malpermesas dispartigi Taiwan de la patrio.”
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|