Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Entuziasmo por la ĉina lingvo

Fokusaj temoj

de ZHAO XI

Rapida kaj daŭra evoluo de la ĉina ekonomio vekis atenton de la mondo. La Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj la Internacia Foiro de Ŝanhajo en 2010 altiras atenton de multe da ordinaraj fremdlandanoj al Ĉinio. Sur tia fono, pli kaj pli multaj fremdlandanoj montris grandan entuziasmon por la ĉina lingvo. Statistiko raportas, ke nuntempe 30-40 milionoj da homoj ekster Ĉinio lernas la ĉinan lingvon. En pli ol 2500 universitatoj de pli ol 100 landoj oni instruas la ĉinan lingvon. Ĉinlingva kurso funkcias eĉ en elementaj kaj mezgrandaj lernejoj.

Kiel furoras lernado de la ĉina lingvo?

Ekde la komenco de la 21-a jarcento, pli kaj pli ofte legiĝas en ĉinaj kaj ali-landaj ĵurnaloj la vortoj “furoro pri la ĉina lingvo”.

Statistiko de la Ministerio de Edukado de Ĉinio montras, ke en 2003 Ĉinio sume akceptis 77,715 studentojn el 175 landoj kaj duono el ili venis al Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon. Samtempe rapide multiĝis homoj, kiuj partoprenis en la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo. En 1996 21 miloj da fremdlandanoj partoprenis en la ekzameno, en 2000 40 miloj, kaj en 2004—100 miloj. Ĝis nun 151 ekzamenejoj por Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo estis establitaj en 34 landoj.

En la Korea Respubliko, duono de la popolo povas viziti universitaton. En 2003 nur 1/46 ekzamenitoj sukcesis eniri en la ĉinlingvan fakultaton de la Fremdlingva Universitato de Koreio. Ĝis 2004 120 universitatoj, 40 kolegioj kaj pli ol 270 superaj mezlernejoj en Koreio donas ĉinlingvajn lecionojn. Rezulto de la ekzameno de ĉinlingva nivelo jam fariĝis unu el gravaj normoj de la kompanioj Samsung, LG kaj Hyundai de Koreio, en dungo, promocio kaj ekzameno de la personaro. La korea registaro prenas la trapason de unu el la tri ekzamenoj, nome Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo, TOEFL kaj IELTS kiel unu el la nepraj kondiĉoj por dungi ŝtatajn oficistojn. Multe da koreaj junuloj rigardas ateston pritrapaso de la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo same grava kiel tiu de anglalingva ekzameno.

En Usono, la ĉina lingvo jam fariĝis dua granda fremda lingvo post la hispana. Triono de 3,000 superaj lernejoj ŝtataj kaj privataj en Usono havas fakon de la ĉina lingvo. Pli ol 300 mezaj kaj elementaj lernejoj donas ĉinlingvajn lecionojn. En 2001, la registaro de Utaho de Usono speciale faris leĝon, ke ĉiuj ŝtataj lernejoj donu ĉinlingvajn lecionojn. En 2001, la registaro de Utaho de Usono speciale faris leĝon, ke ĉiuj ŝtataj lernejoj donu ĉinlingvajn lecionojn. Tio estas senprecedenca en Utaho, kaj eĉ en Usono.

En Eŭropo, entuziasmo por la ĉina lingvo jam fariĝis neignorebla socia fenomeno. Antaŭ 10 jaroj, la ĉina lingvo estis ekzotika lingvo en Francio. Sed nun la nombro de lernantaro de la ĉina lingvo kreskis plej multe. En la lastaj jaroj la nombro de ĉinlingvaj lernantoj en eŭropaj kaj amerikaj landoj kreskas ĉirkaŭ 40% ĉiu-jare.

Konfucea Instituto, unua klopodo de la ŝtato, en disvastigo de la ĉina lingvo

En novembro de 2004, la unua eksterlanda Konfucea Instituto inaŭguriĝis en Seulo de la Korea Respubliko. Post tio konfucea instituto aperis sinsekve en Usono, Svedio, Sud-Afriko kaj Pakistano. Supozeble la nombro de la institutoj atingos 100 en kelke da venontaj jaroj.

La Konfucea Instituto imitos la Goetan Instituton de Germanio kaj Cervantesan Instituton de Hispanio por diskonigi la ĉinan lingvon kaj la ĉinan kulturon al la tuta mondo, utiligante la prestiĝon de Konfuceo, reprezentanto de la ĉina kulturo.

Antaŭ tio ĉinlingva instruado por eksterlandanoj koncentriĝis en universitatoj kaj malmultaj privataj lingvaj lernejoj. En la lastaj jaroj senĉese kreskis nombro de ĉinlingvaj lernantoj en multaj landoj, kaj ĉinlingva instruado por eksterlandanoj estis atentata de ĉiuj flankoj. Privata kapitalo kaj famaj universitatoj kune funkciigas lingvajn instituciojn, kaj multaj grandaj eldonejoj eldonas lernolibrojn de la ĉina lingvo por kontentigi la bezonon de la merkato.

Pekina Ĉinlingva Lernocentro Xinhangdao taksis, ke la trejna merkato de la ĉina lingvo enspezos ĉiujare 2 miliardojn da juanoj (8 juanoj egalas 1 usonan dolaron). Efektive ĉi tiu takso estas konservativa, kaj la enspezo de la merkato de la ĉina lingvo duobliĝos jaro post jaro.

En tia situacio, disvastigo de la ĉina lingvo evoluis de popola agado al la ŝtata agado. Kaj la Konfucea Instituto estas grava konsistiga parto de la disvastigado de la ĉina lingvo direktata de la ĉina registaro. Krom tio la programo de surreta lingva instruado inter Ĉinio kaj Usono kaj la plano de internaciaj ĉinlingvaj instruisto-volontuloj estas efektivigataj.

Antaŭ nelonge, oficiale publikiĝis la Reta Konfucea Instituto en la angla, franca, germana, japana, hispana, araba kaj rusa lingvoj establita de la Ĉina Reto. La retejo havas sendependan nomon speakingchinese.cn por oportunigi la priserĉadon de legantoj.

De la jaro 2000, la rubriko de ĉinlingva lernado de la Ĉina Reto ĉiam estas plej multe vizitata. La retejo rikoltis multajn aktivajn reagojn de la retuzantoj. Laŭdante ĝian sukceson de la nova paĝaranĝo, oni prezentis multe da postuloj kaj proponoj.

Cui Xiliang: sobra pripenso pri la entuziasmo por la ĉina lingvo

Cui Xiliang, direktoro de la Pekina Lingva Universitato estas la ĝenerala sekretario de la Internacia Asocio de Ĉinlingva Instruado. Li esploris ĉinlingvan instruadon por fremdlandanoj pluajn jarojn kaj havas propran opinion pri la entuziasmo por la ĉina lingvo:

“La ĉinlingva instruado por fremdlandanoj estas afero de la matena suno. Tio havas du signifojn: Unue, tio signifas prosperan evoluon. Pli kaj pli multiĝas lernantoj de la ĉina lingvo en la mondo, precipe en Usono, Japanio, la Korea Respubliko, Sudorienta Azio, Nordorienta Azio, Eŭropo kaj Oceanio. Laŭ mia opinio, la ĉefa kialo de la apero de entuziasmo por la ĉina lingvo estas leviĝo de la internacia pozicio de Ĉinio, ne nur politika, sed ankaŭ ekonomia. Multaj homoj lernas la ĉinan lingvon por utiligi ĝin kiel ilon, sed ne sole pro intereso, ĉar ili vidis la latentan forton de la ĉina ekonomio kaj grandan merkaton. Due, tio signifas, ke ĝi estas juna fako. Kiel sendependa lernofako, la ĉinlingva instruado por fremdlandanoj estas la plej juna lernofako leviĝanta en la lastaj jaroj. Post kelkjara praktikado de instruado, ni konkludis, ke la bazo de la lernofako estas lingvistiko, pedagogio, konada scienco kaj komputora scienco. Nur sub tia kompleta sistemo de instruado, ni povas elkulturi kvalifikitajn ĉinlingvajn instruistojn. Nuntempe ĉinlingvaj instruistoj por fremdlandanoj tute ne estas sufiĉaj kaj ne egale lokiĝas.”

En la lastaj 20 jaroj la Pekina Lingva Universitato trejnis pli ol 5,000 ĉinlingvajn instruistojn en- kaj eksterlandaj. Por kontentigi la bezonon de la merkato, la Pekina Lingva Universitato funkciigi magistran kurson de ĉinlingva instruado por eksterlandanoj, por kulturi ĉinlingvajn instruistojn por Usono.

Direktoro Cui diris: “Se Ĉinio evoluos laŭ la nuna stato, la lernantoj de la ĉina lingvo pli kaj pli multiĝos kaj okazos granda aŭ kvalita impeto. La kvalita impeto signifas lerni sufiĉe profunde, ĝis posedi la lingvon. Nuntempo la ĉina lingvo ankoraŭ distancas longe de la inda pozicio en la mondo. Ĝi ankoraŭ havas grandan latentan forton.”

10 jaroj de bakalaŭro al doktoro
Vjetnama fraŭlino allogita de ĉinaj televidaj filmoj

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio