La 4-a de marto estis la unua tago de ĈPPIK por diskutado en grupoj. La diskuto komenciĝis je la 9-a antaŭtagmeze.
Laŭ sperto kaj trajto de sia laboro, la membroj en la agrikultura grupo elmetis multajn proponojn por konstruo de nova kamparo. Pri tio ĈPPIK-membro el Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio elmetis siajn opiniojn en jenaj 4 flankoj:
Konstrui novan kamparon ne signifas fari al ĝi urbeton
Antaŭe en iuj lokoj oni simple prenis “konstrui kamparon” kiel “urbanizi” kaj neglektis realan bezonon de la kamparo. Konstrui urbeton en la kamparo kaj antaŭenpuŝi procezon de urbanizo de la kamparo estas nur parto de konstruado de la kamparo, sed ne la tuto.
Kamparanoj estas ĉefaj roloj en konstruado de nova kamparo
Dum la konstruado de nova kamparo, la kamparanoj estas ne nur ĉefaj roloj, sed ankaŭ ĉefaj profitantoj. Ili scias, kian medion bezonas iliaj laboro kaj vivo. La registaro povas liveri al ili projektan kaj organizan helpojn kaj financan subtenon, sed ne devas preni sur sin ĉion, neglektante ilian ĉefan rolon kaj efektivan bezonon.
Fari la konstruadon konforme al la objektiva bezono
Oni konstruas la kamparon por la kamparanoj, do ĉiuj rimedoj prenotaj devas konformi al ilia volo. Ĉu laŭ ordono de la registaro ĉu laŭ ilia volo, tio donas malsaman rezulton al la kamparanoj. Cetere, investo de konstruado de la kamparo devas konformi al loka reala financa povo, oni ne devas kaŭzi, sub la preteksto de konstruado, novan ŝuldon al la loka financo nek novan ŝarĝon al la kamparanoj nek esperi solvi ĉiujn problemojn en mallonga tempo.
Unue entrepreni aferojn plej urĝe bezonatajn de kamparanoj
Por konstruado de nova kamparo oni devas kaj havi longan projekton kaj unue trakti aferojn urĝe bezonantajn solvon. Trakti rubon, faciligi trafikon, anstataŭigi trinkakvon de puto per kranakvo kaj malnovan kuirfornon per oportuna gasforno, renovigi brutostalon k.s., ĉio tio ne estas multekosta, sed bezonata de la kamparanoj, krome efiko estas evidenta.
Li diris, ke agrikulturo koncernas ĉiujn kampojn kaj la plej granda problemo de la ekonomia kaj socia progreso de Ĉinio estas tiu de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|