Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Kelkaj fokusaj temoj de Ĉinio en 2005

Fokusaj temoj

de WANG XINLING

Ĉi-sube ni citu kelkajn eventojn por konigi al vi kio okazis al Ĉinio en 2005.

Manpremado trans la markolo Taiwan

La 26-an de aprilo 2005 prezidanto de la Ĉina Kuomintango de Taiwan Lien Chan oficiale vizitis la ĉefteron de Ĉinio. Lia 8-taga vizito estas nomita de la mondo “paciga vojaĝo”. Post nelonge, la 5-an de majo, prezidanto de la Popol-Unua Partio de Taiwan James CY Soong venis al la ĉeftero kaj faris 9-tagan viziton nomitan “vojaĝo por starigi ponton”. Kun ili intervidiĝis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La du vizitoj malfermis ambaŭbordan “pordon” fermitan dum 60 jaroj. Tio estas historia transpaso ĉu por Taiwan ĉu por la ĉeftero de Ĉinio. Ĝi transpasis kelkdek-jarajn malamon kaj konfliktojn inter la Ĉina Kuomintango de Taiwan kaj la Komunista Partio de Ĉinio sur la ĉeftero.

Ne forgesu historion kaj domaĝu pacon

En la jaro 2005 estis la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj tiu de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Celebre al la venko akirita de la ĉina popolo post 14-jara batalado, la ĉina registaro kaj popolaj organizoj okazigis serion da memorigaj aktivadoj en diversaj lokoj de Ĉinio.

En la 10-a de oktobro japana ĉefministro Koizumi Junichiro vizitis Yasukuni-sanktejon, kie estas kultataj A-klasaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito. Tio estis lia kvina vizito al ĝi post lia enoficiĝo kiel japana ĉefministro. La ĉinaj registaro kaj popolo esprimis fortan indignon kaj severan riproĉon al lia erara agado. Ankaŭ elmigrintaj ĉinoj en diversaj lokoj de la mondo kaj la korea popolo protestis kontraŭ lia agado per paca manifestacio, publikigo de artikoloj kaj aliaj manieroj, forte postulante, ke li aŭskultu justajn voĉojn de la popoloj ĉina kaj azia kaj ĝustajn opiniojn de la japanaj popolo, politikistoj, entreprenistoj, intelektuloj kaj erudiciuloj el diversaj rondoj, kaj forigu per reala agado malbonan influon kaŭzitan de vizito al Yasukuni-sanktejo.

Nova strategio pri konstruo de “harmonia socio”

En la kunveno memore al la 60-a datreveno de la establiĝo de UN, ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke la socialisma harmonia socio konstruota de Ĉinio estas “socio demokratia kun leĝa sistemo, justeco, honesteco, amikeco, viveco, stabileco, bona ordo kaj harmonia kunesto de homaro kaj naturo”.

En 2005, “harmonia socio” estis plej multe parolita kaj atentita en politika kaj socia vivo de la ĉinoj. Ĝi enkorpigas la bazan intereson kaj komunan volon de la popolamaso.

Kosmoŝipo Shenzhou-6 sukcese lanĉita

Frumatene de la 17-a de oktobro 2005, sukcese surteriĝis la kosmoŝipo Shenzhou-6, kunportanta kosmonaŭtojn Fei Junlong kaj Nie Haisheng, post flugado de 115 horoj kaj 32 minutoj. Tio estas la 2-a homoporta spaca flugado de Ĉinio.

En oktobro 2003, pro sukcesa flugado de la kosmoŝipo Shenzhou-5 Ĉinio fariĝis la 3-a lando, kiu sendis kosmonaŭton al la spaco, post Sovetunio kaj Usono. Dum la flugado en 2003, kosmonaŭto Yang Liwei ne forlasis sidlokon de la revena kajuto, nek deprenis sian spacialan kombineon. Kompare kun li, la du kosmonaŭtoj de la kosmoŝipo Shenzhou-6 eliris el la revena kajuto kaj eniris en la orbitan, deprenis siajn spacialan kombineon kaj portis sur si ordinaran laborkostumon.

Nuligo de agrikultura imposto

Marte de 2004 ĉina ĉefministro Wen Jiabao anoncis en la laborraporto de la registaro, ke ekde tiu jaro Ĉinio malaltigas iom post iom agrikulturan imposton averaĝe je 1% ĉiujare kaj nuligos ĝin en la venontaj 5 jaroj.

Ĝis novembro de 2005, la agrikultura imposto nuliĝis en 28 provincoj kaj de tio profitas 800 milionoj da kamparanoj. Pro tio la ŝtato elspezis ĉiujare 100 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = unu usona dolaro). Ĝis la fino de 2005 la agrikultura imposto kun historio de pli ol 2600 jaroj estis komplete nuligita en Ĉinio.

Rapidigo de la procezo de nuligo de la agrikultura imposto helpas malpezigi ŝarĝon de kamparanoj, teni stabilan multiĝon de ilia enspezo, akceli enlandan konsumadon, akordiĝon kaj daŭrigeblan disvolviĝon de socio kaj ekonomio.

Laboro pri preventado kaj superregado de birda gripo

En oktobro 2005 birda gripo okazinta ĉefe en Vjetnamio, Tailando kaj aliaj regionoj de sudorienta Azio disvastiĝis al Eŭropo, Ĉinio, Mez-Oriento kaj Ameriko.

En Ĉinio aperis 6 kazoj de homoj infektitaj de la altepagotena birda gripo, post kiam la unua kazo estis diagnozita en la 16-a de novembro 2005. La Ministerio de Sano de Ĉinio informis decembre, ke du homoj mortis de tiu ĉi epidemio, du estis kuracataj kaj la aliaj du jam resaniĝis. Samtempe okazis en 11 provincoj de Ĉinio 30 kazoj de la altepagotena birda gripo, kiuj malsanigis 158.2 mil birdojn kaj mortigis 151.2 mil, kaj pli ol 22 milionoj da kortbirdoj estis mortigitaj de la bredantoj.

Intertempe Ĉinio establis 450 ŝtatajn kaj landlimajn kontrolejojn pri la epidemio, ellaboris “Tutlandan urĝan projekton pri altepagotena birda gripo” por akurate trakti eventualan epidemion, konigis sciojn pri birda gripo per radio, televido, ĵurnalo, interreto kaj aliaj vehikloj por fortigi memprotektan kapablon de civitanoj, mem produktis tri specojn da vakcinoj kontraŭ birda gripo. Krome, Ĉinio ellaboris 9 difinojn pri subvencio al kortobirdaj bredado, fortigis internaciajn interŝanĝojn kaj regionajn kunlaborojn, kaj invitis fakulojn de rilataj internaciaj organizoj al Ĉinio por inspekti laboron pri preventado kaj superregado de birda gripo.

Blog en Ĉinio

En la dua duonjaro de 2005 la ĉina interreto apartenis al Blog. Blog jam fariĝis favorato de diversaj grandaj retejoj kaj multnombraj retumantoj pro sia partopreno al la ĉina interreto per 10 milionoj da usonaj dolaroj kaj aliĝo de la retejo Sina al ĝi. Ĝi fariĝis ankaŭ la kvara maniero por interŝanĝo per interreto post E-mail, BBS, ICQ (IM).

Por ĉiu ordinara retumanto registri sian Blog-retpaĝon bezonas nur 5 minutojn, pli facile ol registri retpoŝton. Multaj retejoj liveras ankaŭ senpagan servilan spacon. Tiamaniere retumantoj povas senpage publikigi, renovigi kaj konservi sian retpaĝon…

En Ĉinio naskiĝis 500-600 diversaj Blog-retejoj kun pli ol 10 milionoj da registrintoj dum malpli ol 3 jaroj, post kiam Blog eniris en Ĉinion. La retejo Sina, kiu lanĉis Blog-servon en julio de 2005, posedas nun pli ol milionon da registrintoj, kiuj surretigas ĉiutage ĉ. 40 mil artikolojn. Krome, eksterlanda Blog-retejo MSN posedas ĉ. 2 milionojn da ĉinlingvaj uzantoj. La korea retejo Cyworld, kiu eniris en Ĉinion nur antaŭ duonjaro, posedas nun pli ol milionon da Blog-uzantoj ĉinlingvaj...

Superaj fraŭlinoj

“Superaj fraŭlinoj”, amuza rubriko de la Hunan-a Televizio, estis vaste konata de ĉinoj en 2005. Ĝia rigarda rilatumo superis 10% kaj okupis la unuan lokon en Ĉinio inter ĉiuj rubrikoj dissenditaj en la sama tempo. 3 superaj fraŭlinoj Li Yuchun, Zhou Bichang kaj Zhang Liangying, elektitaj el 150 mil rivaloj post 4-monata konkurso, fariĝis idoloj de multaj ĉinoj. Poste, Zhang Liangying kaj Li Yuchun sukcese eniris en la rondon filman kaj televidan de Ĉinio. Zhang Liangying prezentis kune kun multaj famaj filmsteluloj, kia Jackie Chan, kaj foto de Li Yuchun aperis sur la kovrilo de la usona gazeto “Time” (Tempo) de la azia eldono…

La rubriko “Superaj fraŭlinoj” lanĉita en 2004 estis konkurso de kantado kun amaso da partoprenantoj. Kun la slogano “Kantu, se vi volas” kaj elektado publika kaj travidebla, la konkurso allogis multnombrajn knabinojn kun deziro fariĝi kantisto, eĉ mezaĝajn virinojn kaj knabinetojn. En ĝia finalo oni balotis per mallonga retmesaĝo por elekti la plej ŝatatajn konkursantojn.

Talismanaj pupoj de la Pekinaj Olimpikoj de 2008 anoncitaj

En la 11-a de novembro 2005, estis anoncitaj talismanaj pupoj de la 29-aj Olimpikoj de Pekino de 2008. Ili nomiĝas Beibei, Jingjing, Huanhuan, Yingying kaj Nini. Bei-Jing-Huan-Ying-Ni prononcas en la ĉina lingvo kiel “Pekino bonvenigas vin”.

Beibei estas fiŝforma. Fiŝo simbolas prosperon kaj realiĝon de deziro. Jingjing estas kun formo de granda pando, kies desegnaĵo sur la kapo inspiriĝis el lotuspetala desegnaĵo sur porcelanaĵoj de la dinastio Song (960-1279). Huanhuan estas fajra bebo, kiu simbolas la olimpikan fajron. Kapornamo de Huanhuan portas fajrodesegnaĵon de la freskoj de Dunhuang. Yingying estas en formo de tibeta antilopo protektata kiel rara besto en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Nini estas en formo de hirundo fluganta, kies figuro inspiriĝis el tradicia pekina kajto en formo de hirundo.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio