Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Por feliĉigi kamparanojn

Fokusaj temoj

de FANG XIAOTONG

Antaŭtagmeze de la 5-a de marto, la reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la membroj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) aŭskultis en la Popola Halo de Pekino raporton pri la registara laboro faritan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Postagmeze ili diskutis pri la raporto en grupoj. En grupo de nacimalplimultoj Ren Qing Jia, tibetnaciano de Qinghai-provinco, okcidenta Ĉinio, prezentis sian opinion rilatan al konstruado de nova kamparo menciita en la raporto. Li diris, ke por feliĉigi la kamparanojn oni devas unue altigi iliajn vivnivelojn, multigi iliajn enspezojn, ĝuigi al ili plimultan socian garantion kaj multigi publikan servon en la kamparo, kia konstruado de vojoj kaj medio.

Feliĉigo de la kamparanoj montriĝas ne nur en plimultigo de ilia materia enspezo, sed ankaŭ en altigo de ilia kultura kvalito. Oni devas liveri al ili diversajn edukadon kaj trejnadon, pliigi iliajn sciojn, levi iliajn teknikajn kapablojn en produktado kaj kreivon, kaj doni al iliaj infanoj pli bonan edukadon.

Oni devas fortigi administran konscion de la kamparaj kadroj, bone fari demokratian elektadon por plenumi politikan kaj demokratian bezonojn de la kamparanoj, kaj okazigi por ili riĉajn kulturajn kaj amuzajn aktivadojn.

Ren Qing Jia menciis akcente, ke ankaŭ religia kredo de la nacimalplimultoj estas tre grava en la kampara laboro.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio