La Brita Retejo BBC:
Ĉinio pli pene malgrandigos la diferencon inter la urboj kaj la kamparo
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao promesis pli pene malgrandigi la diferencon inter la pli kaj pli prosperaj urboj kaj la pli kaj pli malriĉa kamparo.
La raporto de Wen Jiabao daŭris pli ol 2 horojn. Ĝi estas enhavoriĉa. Ĉina metodo por solvi la kamparan problemon estos multigi investon de la registaro.
La Asocia Novaĵ-agentejo de Usono (AP):
Raporto pri la registara laboro promesas forigi malriĉecon
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao promesis en la laborraporto de la registaro, ke la registaro asignos grandan monsumon al malriĉaj loĝantoj kaj la kamparo. Li antaŭvidis, ke ĉi-jare la ekonomia kresko iom malrapidiĝos, sed la kresko restos ĉirkaŭ 8%.
Ĉi-jara sesio de TPK zorgos pri forigo de malriĉeco kaj intencas multigi financan asignon por helpi malriĉajn kamparanojn kaj homojn postrestintajn en la fluga disvolviĝo de la ekonomio.
Ĉi-jare la ĉina registaro pliigos investon je 42.2 miliardoj por konstrui lernejojn kaj hospitalojn en la kamparo, kaj subvencii agrikulturon.
 La Nov-Jorka Tempo:
La registaro promesis helpi malriĉan homgrupon de la kamparo
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la laborraporto de la registaro, ke la nova historia tasko de Ĉinio estas malgrandigi la diferencon inter la urboj kaj la kamparo eventuale kaŭzontan tumulton en politiko, kaj prosperigi ekonomion de malriĉaj regionoj de la kamparo.
Pri la laboroj unue entreprenotaj de la registaro, Wen Jiabao diris, ke la registaro devas garantii, ke la kamparanoj konsistigantaj du trionojn de 1.3 miliardoj da ĉinoj povos dividi la prosperiĝon, kiu ĝis nun efektiviĝis nur en ĉemaraj regionoj kaj urboj.
La ĉina registaro nuligis agrikulturan imposton por multigi enspezon de la kamparanoj. Wen Jiabao esprimis, ke ĉi-jare estos nuligita la lernopago por elementaj kaj mezaj lernejoj en malriĉaj okcidentaj regionoj de Ĉinio. Tio efike malpezigos la ŝarĝon sur la kamparanoj. Li esprimis ankaŭ, ke la oficistoj devas malmultigi investon en fiksa kapitalo.
La Ĉina Ĵurnalo:
Popola vivo fariĝis fokusa temo La ĉina registaro elmetis la principon “ĉio por la popolo”. Popola vivo fariĝis unu el la plej atentataj fokusoj en la laborraporto de la registaro.
Emfazante strategion prosperigi la ŝtaton per scienco kaj edukado kaj fortigi la ŝtaton per talentuloj, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio komplete nuligos lernopagon por deviga edukado en la venontaj 2 jaroj. Parolante pri laborigo, socia garantio, kuracado kaj sekura produktado, Wen Jiabao ĉefe eksplikis projekton pri solvo de la lastaj du problemoj elstaraj en la nuna Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|