Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

10 jaroj de bakalaŭro al doktoro

Fokusaj temoj

de ZHAO XI

Somere de 2005 la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato diplomis 21 doktorojn, 113 magistrojn kaj 722 bakalaŭrojn. La plej rimarkinda el ili estis pola studento Pawel Matulewicz. Li estas la unua alilandano, kiu akiris bakalaŭrecon, magistrecon kaj doktorecon en Ĉinio.

Septembre de 1995, subvenciate de la eduka kunlaboro de la ĉina eduka ministerio kaj pola registaro, li kaj aliaj 3 samlandanoj venis lerni la ĉinan lingvon en la Ĉinlingva Instituto de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Post 10-jara diligenta lernado, li multe rikoltis en studo pri ĉinaj dialektoj. Lia doktoriĝa disertacio “Vokala evoluo de dialekto de Qujiang” gajnis altan takson de specialistoj, kaj trapasis replikon.

Dum studo li iris al Hongkong, Kantono, Zhejiang, Fujian kaj aliaj lokoj de Ĉinio kaj faris longtempan ĉelokan esploron de dialektoj de Guangdong, Zhejiang kaj Suda Fujian. Li multfoje partoprenis en akademiaj simpozioj pri ĉinaj dialektoj kaj socia lingvistiko. Prezidanto de la ekspertiza komisiono diris, ke estas malfacile, ke li, kiel alilandano, povas tiel detale priskribi kaj eksplicite analizi la komplikan dialekton de Qujiang”. Komisionanoj donis altan takson al lia ĉinlingva verkado.

Retrorigardante la 10-jaran studon kaj vivon en Ĉinio, Pawel sentis grandan dankon. Kiam li klopodis por doktoriĝo kaj havis malfacilon en vivtenado, “Amikeca Subvencio” de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato ĝustatempe helpis lin solvi la problemon, kaj ankaŭ instruistoj kaj samklasanoj donis al li multe da helpo. Li skribis ĉe la fino de la disertacio : “Kvankam ili ĉiuj estas okupitaj de laboro, tamen ili ĉiam ĝustatempe donas al mi helpon, kiam mi tion bezonas.” Li prenis la universitaton sia hejmo en Ĉinio.

Parolante pri plano post diplomiĝo, Pawel diris: “En Pekino kaj aliaj lokoj de Ĉinio okazas profunda ŝanĝiĝo. Mi sentas, ke ĉina merkato havas vastan perspektivon. Mi restos en Pekino kaj kreos bonan ŝancon por mia disvolviĝo en la estonteco.”

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio