Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Vjetnama fraŭlino allogita de ĉinaj televidaj filmoj

Fokusaj temoj

de ZHAO XI

Ĉiufoje, kiam leviĝis la muziko de la televida filmo “Ruĝdoma Sonĝo”, 27-jara vjetnama fraŭlino Yang estis profunde kortuŝita de ĝi.

Yang estas postdiplomita studento en la fako de internacia politiko en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Antaŭ veno al Ĉinio, ŝi estis duaklasa studento de la angla-lingva fako en la Hanoja Universitato. En la jaro 2000, amiko de ŝia patro, kiu laboras en la ĉina ambasadejo en Vjetnamio, vizitis ŝian patron kaj babilis pri studo en Ĉinio. Tio interesis Yang, ke ŝi decidis ĉesigi la studon kaj iri al Ĉinio. Ŝiaj gepatroj ne komprenis: “Vi jam lernis 2 jarojn en la universitato, do tion faru post diplomiĝo.” Sed la obstina filino insistis en tio. Tial fraŭlino Yang iris en la Pekinan Lingvan kaj Kulturan Universitaton.

Kiam Yang ĵus venis en Ĉinion, ŝi nenion povis paroli en la ĉina lingvo. Post 2-jara lernado, ŝi jam povas flue babili kun ĉinoj en la ĉina lingvo. En la oratora konkurso “Mi kaj Pekino” de fremdlandanoj okazinta en Pekino en junio de 2002, Yang akiris la unuan premion per la temo “Bela Animo”. Post diplomiĝo, ŝi daŭre studis en la fako de internacia politiko de la universitato. Kiam mi demandis ŝin pri la kialo de ŝia veno al Ĉinio, ŝi respondis post pripenso: “Mi ekŝatis Ĉinion en mia infaneco. Mi estis absorbita de ĉinaj televidaj filmoj. Mi ofte emociiĝas pro iliaj riĉa kulturo kaj grandioza atmosfero.”

Yang rigardis multe da televidaj filmoj adaptitaj el ĉinaj klasikaj romanoj, ekzemple “Ruĝdoma Sonĝo”, “La Tri Regnoj”, “Pilgrimo al la Okcidento” kaj “Ĉe Akvorando”, el kiuj ŝi perceptis la multkoloran kulturon de Ĉinio. Ŝi estis kortuŝita de la amaferoj en “Ruĝdoma Sonĝo”, ravita de la herooj de “ĈeAkvorando” kaj “La Tri Regnoj”. Ŝi estas skuita de la profundeco de la ĉinaj historio kaj kulturo eksplikitaj en la filmoj.

Yang rememoris sian ardan amon al la ĉinaj televidaj filmoj dum sia infaneco. Ŝi diris: “Tiam en mia familio ne estis televidilo kaj miaj gepatroj estis rigoraj pri mia lernado. Kiam mi estis ekster la atento de miaj gepatroj, mi ŝteliris al najbaro por rigardi la ĉinan televidan filmon “Sopiro”. Kaj mi ofte larmis pro la intrigo en la filmo.” Lastatempe, iu televida stacio redissendis la filmon “Sopiro”, po tri volumojn ĉiufoje en noktomezo. Yang denove rigardis ĝin de la komenco ĝis la fino. Ŝi diris: “Nun ‘Sopiro' ankoraŭ kortuŝas min.”

Post diplomiĝo en januaro de 2004, Yang revenis en Vjetnamion kaj laboris kiel ĉina-lingva redaktoro en vjetnama televida stacio. Ŝi diris al mi: “Mia studfako estas internacia politiko, eble mi laboros en ministerio de eksteraj aferoj de Vjetnamio. Sed mi esperas fondi televidan stacion en Vjetnamio post diplomiĝo, por konigi al la vjetnama popolo la ĉinan kulturon kaj akceli la amikecon kaj interfluon inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Certe mia idealo nun estas malproksima, kaj mi ne scias, ĉu ĝi povos realiĝi.”

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio