Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Ŝparado estas respekto al laboro kaj naturo

Fokusaj temoj

de FANG XIAOTONG

Somere en Pekino estas varmege. La temperaturo ofte superas 35°C kaj la tero estas brule frapita de la suno. Multaj homoj, kiuj ŝatas malvarmetecon, tuj funkciigas klimatizilon por teni temperaturon de 20°C aŭ malpli en la ĉambro. Troa uzado de klimatiziloj en oficejoj, entreprenoj, magazenoj kaj loĝdomoj foje kaj foje kaŭzas rompon de elektroliverado. Komence de la somero de 2005, Pekino kaj multaj aliaj urboj de Ĉinio suferantaj de varmego iniciatis, ke la urbanoj fiksu la temperaturon de klimatizilo pli altan ol 26°C. Fakuloj kalkulis, ke se oni fiksas la temperaturon de ordinara klimatizilo pli altan je 1°C, oni ŝparas 0.5 kilovattohoron da elektro tage (se ĝi funkcias 10 horojn tage, bonvolu vidi bildon 1). La Kampanjo “pli alta ol 26°C” (Vidu bildon 2), lanĉita de mediprotektaj organizoj de Ĉinio en 2004, fariĝis propono de la registaro en 2005. Laŭ statistiko, dank' al tio, Pekino ŝparis 400-600 milionojn da kilovattohoroj da elektro ĉi-somere. Krome, la Kampanjo “pli alta ol 26°C” signifas, ke Ĉinio ekdonis grandan atenton al ŝparado dum rapida kreskado de sia ekonomio.


Bildo 1: Komparo de elektro-konsumado de ordinara klimatizilo funkcianta je malsamaj temperaturoj (10 horoj por unu tago)


Bildo 2: Marko de la Kampanjo “pli alta ol 26°C”

“Ŝparado” kaj “konsumado” en la okuloj de junuloj

“Mi tre atentas ŝparadon de elektro kaj akvo,” diris 26-jara fraŭlino Yuan. Ŝi laboras en Pekino. Ĉiutage antaŭ ol iri al la laboro, ŝi ĉiam malkonektas ŝaltilon, ĉar antaŭ tio ŝi legis en ĵurnalo, ke ankaŭ la ŝaltilo mem konsumas elektron, eĉ se funkcias neniu elektra aparato. “En memserva vendejo, kiam mi aĉetas ne multajn objektojn, la vendejo donas al mi same plastan saketon. Por eviti medipolucion, mi portas kun mi flekseblan sakon kaj ne bezonas plastan saketon de la vendejo. En multaj vendejoj legiĝas okulfrapa slogano pri propono ke klientoj uzu sian propran sakon.” Fraŭlino Yuan atentigis ankaŭ siajn amikojn pri ŝparado de riĉfontoj. “Medio estas facile malpurigita kaj riĉfonto rapide forkonsumita, sed tio malfacilege ripariĝos. En la tuta mondo estas tendenco protekti la medion, ĉu ne?” ŝi diris kun rideto.

Tamen, fraŭlino Yuan estas ne ŝparema por alia konsumado. “Mi estas malavara por famaj markoj. Vidu, tion mi aĉetis pasintmonate.” Ŝi elprenis sakon kun monde fama marko -- “Ĝi kostas mian monatan salajron!” Laŭ ŝi, ŝparado dum konsumado estas konservativa kaj eksmoda. “Mi havas fiksan salajron, emas sekvi modon kaj min beligi. Kial mi elspezu ŝpareme? Tio estas stilo de la vivo en urboj. Nur homoj pli-ol-60-jaraj domaĝas aĉeti.”

En grandaj urboj de Ĉinio multaj junuloj opinias same kiel fraŭlino Yuan. Ili atentas kaj kontribuas al protektado de medio kaj riĉfontoj, rigardante tion grava, tamen ili oponas ŝparadon en konsumado, prenante tion por avareco. La gepatroj de fraŭlino Yuan havas malsaman opinion: “La nuna vivo estas sufiĉe bona. Oni povas kaj devas elspezi monon por necesaĵoj kaj bezonaĵoj, sed estas iom tro malprudente elspezi monatan salajron por sako.” Ŝia patro diris: “Ŝi kutimiĝis al tiu konsuma maniero, pro tio ŝi ne povas memstari ekonomie kaj ankoraŭ dependas de la gepatroj, sen pensi pri sia estonteco. Eĉ se mi kritikas ŝin, ŝi ne certe komprenas.”

Disvolviĝo bezonas konsumadon kaj des pli ŝparadon

Disvolviĝo de ekonomio alportas ĝuadon de senprecedence riĉaj materialoj, kaj aperis en Ĉinio aroj da riĉuloj. En la 18-a de oktobro okazis en Ŝanhajo la “Ekspozicio de privataj objektoj en internacie pinta rango”. Tie troviĝis aŭtoj kun fama marko, kies plej malalta prezo estis 1.7 milionoj da juanoj (ĉ. 170 mil eŭroj), kaj kies plej kara kosto estis 1.2 milionoj da usonaj dolaroj. Respondeculo de la ekspozicio diris, ke la plej multe kosta aŭto estis la plej ŝatata de aĉetantoj. Fremdlanda eksponanto, kiu partoprenis la ekspozicion Pintaj Markoj en Monako, diris: “Tiel riĉe fruktis la unua ekspozicio en Ŝanhajo, tio montris, ke alilandaj pintaj markoj havas belan perspektivon en Ĉinio.”

Iuj ĉinaj milionuloj ŝatas montri sian socian pozicion per mono. Ili aĉetis luksan produkton nur pro ĝia sufiĉe kara kosto, sen konsideri ĝiajn artecon, kulturecon kaj materialon. Tiu fenomeno vekis multajn disputojn. Al tio multaj homoj montris malŝaton, sed iuj diris, ke konsumado estas privata agado, milionuloj havas monon kaj samtempe liberecon ĝin elspezi. Malriĉuloj laŭeble ŝparas, dum riĉuloj tion ne bezonas. Priatentataj de vehikloj, riĉuloj ofte aperas sur kovrilo de gazetoj, tiele, konsumado iĝis modo. Pro tio iuj ordinaruloj ekaspiras pintajn markojn kaj estiĝis fenomeno ĉasi luksecon.

Ĉu ĉinoj jam fariĝis tiel riĉaj, ke ili ne bezonas ŝparadon? Tio vekis pensadon de la socio. Proporcio de la nombro de riĉuloj kaj 1.3 miliardoj da loĝantoj de Ĉinio similas al akvoguto kaj lago. 70% da ĉinoj loĝas en kamparo kaj multaj tieaj familioj enspezas nur kelkmil juanojn (=kelkcent eŭroj) jare. La jara enspezo de ordinara familio en urbo ne sufiĉas eĉ por unu luksa bankedo de riĉuloj. Por Ĉinio kun sufiĉe granda nombro da malriĉaj popolanoj, ŝparado evidente pli gravas ol luksa konsumado.

Saĝo pri ŝparado

Ŝajnas, ke lukseco ne malhelpas al riĉuloj partopreni en mediprotektado kaj riĉfonto-ŝparado. Ŝparado en konsuma vivo kaj ŝparado de riĉfontoj fakte estas intime interligitaj unu kun la alia.

En la hejmo de s-ro Wang estas 2 banhejtiloj, li ofte uzas la sunenergian, sed ne la elektran. Escepte en vintraj tagoj plej frostaj, la sunenergia banhejtilo povas kontentigi bezonon de la tuta familio. S-ro Wang diris: “Mia familio praktikas cirkulan akvo-uzadon. Ni ŝvabras plankon kaj purigas necesejon per akvo uzita por lavi veston, kaj akvumas florojn per akvo uzita por purigi rizon. Nun, ankaŭ nia infano pripensas kiel utiligi akvon uzitan.” Li daŭrigis: “Tio, kion ŝparas unu homo, ŝajne estas bagatelo, sed kiom estas tio multiplikite per 1.3 miliardoj? Se ĉiu familio tion prikalkulos, elektrejo povos redukti sian karbo-konsumadon; se ni ĉiuj iom malpli uzos akvon, la premo al la medio multe malgrandiĝos kaj la infanoj povos ĝui pli puran aeron kaj pli sekuran naturmedion.”

“Tion ni faras ne nur por ŝpari monon. Unu kilovatto-horo da elektro kostas 0.5 juanon (ĉ. 0.05 eŭro) kaj unu folio de papero -- malpli multe, sed unu tuno da papero estas fabrikita el 17 arboj (Vidu bildon 3). Multaj homoj eble ne atentas pri la koston, sed, por unu produktaĵo homoj faris laboron kaj la naturo liveris riĉfontojn, ĉion ĉi ni devas respekti, ĉu?” S-ro Wang opinias, ke lukse konsumi ne estas bona fenomeno. Lia edzino diris: “Mi ne kredas, ke tiu, kiu elspezas senbride, vere atentas ŝparadon. Tiu, kiu ĉesas luksan vivon aŭ neglektas kalkulon en sia vivo, opiniante, ke mono apartenas al li mem, kompreneble ne ofte pensas pri ŝparado de riĉfontoj. Kiam riĉfontoj estos forkonsumitaj kaj naturmedio detruita, jam malfrue estos por homoj pensi pri ŝparado.”


Bildo 3: unu tuno da papero: 17 arboj

Komence de aŭgusto iu biero-fabriko elkovis “Bieran Fontanon” por diskonigi sian produkton kaj plenigis per biero basenon sur placo de la urbo. Preterpasanta kamparano ege surpriziĝis kaj koleriĝis: “El kiom da greno oni faras botelon da biero, kaj kial oni povas malŝpari tiom da biero?” Post la raporto de vehikloj, la “Biera Fontano” estis vaste kritikita de la publiko kaj bremsita.

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento Ĉinion trafis granda malfacilo en ekonomio, ke oni devis praktiki porciumadon de nutraĵoj kaj iam ĉiu plenkreskulo rajtis aĉeti nur 100 g. da oleo monate. Maljunuloj spertintaj povrecon restas ankoraŭ prudentaj pri elspezo, eĉ se la enspezo estas sufiĉe alta, ili ne volas malŝpari. Ŝparado dum malriĉeco estas pasiva ago, sed ŝparado por riĉuloj montras prudenton. Statistiko farita en Britio montras, ke pli ol 3/4 da enketitoj sentis fieron “aĉeti la saman objekton per malpli multe da mono ol aliaj”, ĉar tio signifas, ke li estas pli saĝa ol aliaj kaj scias pli bone elspezi monon.

La ĉina registaro jam prenis riĉfonto-ŝparadon kiel unu el la fundamentajn politikojn de la ŝtato, same kiel nasko-limigon. Ĉinio jam elspezis multon pro manko de superrego de kresko de la loĝantaro, nun esperas kiel eble plej rapide redukti premon al riĉfontoj kaj naturmedio, ŝanĝi manieron de ekonomia disvolviĝo kaj starigi “ŝpareman socion”, por ke la popolanoj posedu prudentan vivmanieron kaj sciencan konsuman koncepton. De antikve ĉinaj gepatroj instruas al siaj infanoj, ke ĉiu eta gren-grajno estas akirita malfacile per laboro, kaj indas domaĝon kaj respekton. Kiam la homaro respektas kaj prizorgas la naturon, ĝi certe rekompencas la homaron per beno kaj riĉaĵoj.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio