Informoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Kial ĉinaj gejunuloj deziras fariĝi ŝtatoficisto?

Fokusaj temoj

de FANG XIAOTONG

"Nun ĉiuj miaj kunlernantoj sin preparas al ekzameno por ŝtatoficisto," diris iu studentino. Somere de 2006 ŝi diplomiĝos el fama universitato. Ŝiaj kunlernantoj, same kiel ŝi frue pretigis materialojn pri personaĵoj kaj sin anoncis por diversaj ekzamenoj, esperante kiel eble plej baldaŭ trovi taǔgan laboron en severa konkurenco. Ili ĉiuj senescepte deziras fariĝi ŝtatoficisto.

Antaŭ kelkaj jaroj diplomitoj el superaj lernejoj preferis labori en kompanioj investitaj de alilandanoj, kun salajro avangarda administrado kaj relative modernaj laborkondiĉoj. Sed en la lastaj jaroj profesio de ŝtatoficisto estas plej dezirata de ĉinaj gejunuloj. En 2005, ĉ. 400 mil homoj ĉeestis la ekzamenon por ŝtatoficisto, sed en 2001 nur pli ol 30 mil sin anoncis por tiu ekzameno.

La ekzameno kun plej severa konkurenco en Ĉinio

En 2005, 97 ŝtataj departementoj de la ĉina registaro liveris 10282 postenojn, sed 400 mil homoj sin anoncis por havi la postenojn. Foje 2000 personoj kandidatis por unu posteno. Tial multaj ĉinoj rigardas la ekzamenon por ŝtatoficisto kiel plej severan konkurencon en Ĉinio.

Ĉ. du trionoj el tiuj 400 mil ekzamenatoj estas studentoj, kiuj diplomiĝos el superaj lernejoj somere de 2006.

“En oktobro oni komencis sin anonci al la ekzameno por ŝtatoficisto, tio okazis pli frue ol la publika varbado de multaj entreprenoj, tial ni ĉiuj nin anoncis al la ekzameno,” diris studento Zhou. Jam en someraj ferioj li kaj multaj liaj kunlernantoj aĉetis referencajn librojn por la ekzameno kaj eklernis sciojn pri leĝo kaj verkado de dokumentoj, kaj nemalmultaj studentoj eĉ vizitis pagatan kurson rilatan al la ekzameno dum la 7-taga feriado de la Nacia Festo.

“Kvankam la konkurenco estas ege intensa, tamen mi volas provi,” diris iu studentino. “Tio donas almenaŭ ŝancon, mi certe bedaŭrus, se mi perdus la ŝancon.” Pro la sama kialo, eĉ studentoj, kiuj planas magistriĝi, sin anoncis al la ekzameno por ŝtatoficisto.

Iuj studentoj sin anoncis al la ekzameno, tamen ne volas fariĝi ŝtatoficisto. Ili diris, ke ekzamenitaj demandoj de multaj kompanioj kaj entreprenoj estas similaj al tiuj por ŝtatoficisto. Do, partopreni ekzamenon por ŝtatoficisto ne nur helpas al ili akumuli sperton, sed ankaŭ utilas al ili en serĉado de aliaj laboroj.

Krom diplomiĝontoj el lernejoj en la kuranta jaro, ĉ. 120 mil personoj, kiuj jam havas laboron, sin anoncis al la ekzameno por ŝtatoficisto. Inter ili multaj ja okupas enviindan postenon. Specialisto opiniis, ke tion kaŭzis la nova politiko de la ĉifoja ekzameno, kiu nuligis multajn limigojn rilatajn al sekso, staturo, korpopezo, aspekto kaj kategorio de la universitato, el kiu la kandidato diplomiĝis. Kaj ĉi-jare multaj postenoj bezonas nur personojn kun labora sperto. S-ro Zhang jam laboras 3 jarojn kaj havas salajron pli bonan ol tiu de ordinaraj ŝtatoficisto. Opiniante, ke ŝtatoficisto havas pli belan perspektivon, li partoprenis, post serioza preparado, ekzamenon por ŝtatoficisto de fokura fako.

Ĉe la fino de novembro de 2005 finiĝis skriba ekzameno por ŝtatoficisto, sed daŭras ankoraŭ aliaj ekzamenoj por ŝtatoficisto. La fina rezulto tiam publikiĝos en aprilo de 2006.

Iuj studentoj jam ekpreparis sin por ekzameno por ŝtatoficisto provinca kaj urba niveloj.

Kial vaste ŝatata la posteno de ŝtatoficisto?

Gejunuloj, kiuj volas partopreni en ekzameno por ŝtatoficisto, estas subtenataj de la familianoj. La gepatroj de iu ekzamenato diris: “Ŝtatoficisto havas relative altan salajron, kiu garantias sufiĉe bonan vivon. Ni kontentiĝos, se nia infano povos fariĝi ŝtatoficisto.”

Fraŭlino Liu jam laboras en entrepreno administrata de alilandano, ŝi tamen ankoraŭ volas partopreni la ekzamenon. Ŝi diris: “Ŝajne ni havas bonan salajron kaj portas belan veston, fakte, ni ofte devas plilongigi labortempon, kaj nia salajro ne estas tiel alta kiel oni imagas.” Ĝenerale ŝtatoficistoj en Ĉinio havas salajron nur meznivelan, tamen laboron relative stabilan. Dum 1996-2003 nur 0.05% da ŝtatoficisto estis eksigita jare, tiu nombro estas multe malpli granda ol tiu de aliaj profesioj. Cetere la ŝtatoficistoj ĝuas ankaŭ la asekurojn pri senlaboreco, emerito, vundiĝo, kuracado kaj subvencion pri trafiko kaj loĝejo.

Sed malmultaj sin anoncas al ekzameno por ŝtatoficisto, kies postenoj estas penigaj malalte salajrataj kaj sin trovas en malproksima loko. Pri tiu fenomeno ĉinaj vehikloj komentis: “La febro pri ŝtatoficistiĝo ne nur spegulas seriozecon de enoficigo, sed ankaŭ montras mankon de interna sistemo pri ŝtatoficisto, ekz. estas granda la distanco de salajro inter malsamaj postenoj kaj regionoj, kaj manko de perfekta sistemo pri socia garantio, ke iuj preferas fariĝi oficisto pro ties stabila bonstato.

Fakte salajro ne estas ununura celo de gejunuloj fariĝi ŝtatoficisto. En forumo pri enoficigo en fama universitato diplomitoj varme diskutis pri “celo por fariĝi ŝtatoficisto”. Iuj diris: “Ne necese fariĝi ŝtatoficisto, se ni celas nur bonstaton.” Iuj gejunuloj opinias, ke malsame al tiuj antaŭ pli ol 10 jaroj, ŝtataj organoj ne plu estas de malnsignifoplenan. Gejunuloj esperas, ke kiel ŝtatoficistoj ili povos servi al la socio per siaj scioj kaj laǔ siaj ideoj. Erudiciulo diris, ke gejunuloj kun alta klereco kaj kapablo aliĝas al la vicaro de ŝtatoficistoj, tio favoras al plibonigo de strukturo de socia administrado kaj al altigo de nivelo de politika decido.

Materialoj:

La skriba ekzameno por ŝtatoficisto konsistas el du partoj:

La unua parto estas sinteza ekzameno pri logiko, matematiko kaj juĝo (plena poentaro 100); la alia estas pri resumo kaj argumento de materialoj (plena poentaro 100).

En oktobro publikiĝas varba plano de landnivelaj ŝtatoficistoj kaj komenciĝas laboro pri sinanonco al ekzameno kadre de la tuta lando. Materialoj pri kandidatoj estas ekzamenitaj laǔ postulo de konkretaj postenoj. Tiuj, kies personaj kondiĉoj konformas al postuloj, partoprenas komunan ekzamenon en decembro aǔ en la venonta januaro. La sukcesintoj de la ekzameno alfrontas ankaǔ vid-al-vidan ekzamenon de varbantaj institucioj.

La ekzamenoj por provinc-kaj urbnivelaj oficistoj okazas alitempe.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio