Informoj
Fokusaj temoj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Sesioj en 2006
Amikaj retejoj

TPK kaj ĈPPIK imprese al rusa ĵurnalisto
Intervjouj

de HU HANG

La 2-an de marto, en la unua gazetara konferenco de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), mi, ĵurnalisto de la Ĉina Centra Televizio, refoje renkontiĝis kun multaj konataj alilandaj ĵurnalistoj, el kiuj estas Andrei Kirillov, estro de la Pekina Filio de la Informa Telegrafa Agentejo de Rusio. Li laboris en Ĉinio 13 jarojn kaj la 8-an fojon raportas TPK kaj ĈPPIK. Kirillov diris al mi, ke en la pasintaj jaroj, li ekiris al la gazetara konferenco pli kaj pli frue por okupi bonan lokon kaj akiri ŝancon direkti demandojn al la proparolanto.

Mi: Vi estis en Ĉinio jam pli ol dek jarojn, kiel vi opinias pri la nuna Ĉinio?

Kirillov: Nun, la popola vivnivelo en Pekino altiĝas, kaj multaj homoj aĉetis aŭtojn. Kvankam estas malfacila la tiea trafiko pro pli kaj pli multaj aŭtoj, tamen tio pruvas rapidan kreskon de la ĉina ekonomio.

Nun, la komerca spezo inter Ĉinio kaj Rusio atingis 29.1 miliardojn da usonaj dolaroj, trioble eĉ kvaroble pli multa ol tiu de la pasintaj 8 jaroj.

Mi: Kiel vi opinias pri la ŝanĝiĝo de la ĉina kamparo en la pasintaj jaroj?

Kirillov: La ĉina registaro abolis la agrikulturan imposton ekzistintan pli ol 2 mil jarojn en Ĉinio. Tio pruvis la subtenon kaj prizorgon de la ĉina registaro al la kamparo kaj favoras disvolviĝon de la ĉina kamparo en la estonteco.

Mi: En la nova periodo de la ekonimio de Ĉinio, ke la industrioj rekompencas la agrikulturon kaj la urboj subtenas la kamparon, kio vin interesas?

Kirillov: Plejparto de la loĝantaro de Ĉinio vivas en la komparo, do kiel solvi tiujn problemojn estas signifa por la tuta mondo.

Konstruado de nova socialisma kamparo estas plej atentata de reprezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK, kaj ankaŭ de Kirillov.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio