La 4-an de marto Yuan Ronggui, membro de la tutlanda komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco veninta de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio, akceptis intervjuon en paŭzo de diskutado. Li tre zorgas disvastigon de produka tekniko en malriĉaj regionoj de la kamparo.
En foraj kaj malriĉaj regionoj de la kamparo mankas medicinistoj kaj teknikistoj, kaj iuj vilaĝoj eĉ ne havas profesian teknikiston, kiu povas helpi la vilaĝanojn solvi problemojn en produktado. La kaŭzo kuŝas en tio, ke tien venas teknikistoj, sed lokanoj malfacile restigas ilin. En tiuj lokoj la laborkondiĉoj estas malbonaj kaj mankas necesaj ekipaĵoj kaj aparatoj. La teknikistoj multe laboras, sed malmulte gajnas. Foj-foje ili ne estas ĝustatempe pagataj. Tial multaj el ili forlasas la kamparon post mallonga tempo.
La manko de teknikistoj influas la produktadon kaj vivon de la kamparanoj. Yuan precipe menciis la problemon de birda gripo: “Kun la helpo de teknikistoj, la kamparanoj, kiuj bredas kortbirdojn, povas imunigi siajn kortbirdojn, eviti damaĝon kaj akiri sciojn por protekti sian sanon.”
En la sesio Yuan proponis reguligi la kulturan sistemon de teknikistoj en la kamparo por pli bone utiligi la subtenon de la ŝtata financo, popularigi agrikulturajn sciojn, kulturi teknikistojn spertajn en kulturado kaj prilaborado, ke ili riĉigu pli da homoj per sia helpo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|