Informoj
Fokusaj temoj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Utile kaj al la kamparanoj kaj al la natura medio
Intervjouj

de FANG XIAOTONG

Li Antian, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Kongreso, longtempe laboris en la Komitato de Akvoadministracio de Yangzi-rivero de Ĉinio por gvidi aferon rilate terkonservon kaj loeson ĉe la supra kaj centra basenoj de Yangzi-rivero. En Sichuan, Guizhou, Yunnan kaj aliaj provincoj en okcidenta Ĉinio kaj ĉe la Tri-Gorĝa Regiono de Yangzi-rivero, li helpis kamparanojn bonigi ilian vivkondiĉon kaj akiris multan sperton.

Komplika estas la topografio de multaj vilaĝoj ĉe la branĉaj riveroj en la supra baseno de Yangzi-rivero. Iuj vilaĝoj situas en montaro, kie la kamparanoj plantas sur monotdeklivo. Pro maldika tero kaj maldensa flaŭro, akvo ne povas resti en la tero kaj la produktokvanto de greno estis nur 100 kilogramoj sur ĉiu muo (15 muoj egalas 1 hektaron). Teknikistoj helpis la kamparanojn konstrui ŝtuparajn kampojn kaj senpage liveris al ili arbidojn kaj ŝtonojn por starigi kamporandojn. Flanke de la ŝtuparaj kampoj drenfosoj estas konstruitaj laŭ la deklivo por reguligi la akvokvanton en la kampoj. La plantaĵoj fiksas la teron, stabilas la kreskado kaj triobliĝas la produktokvanto. “Ĉe la komenco iuj ne volis tion fari. Poste ili vidis la kreskon de produktokvanto de ŝtuparaj kampoj kaj venis al ni postuli ŝtonojn kaj arbidojn, ” diris s-ro Li.

En Guizhou-provinco la parceloj en montaro estas malgrandaj kaj mankas akvo. La kamparanoj, helpate de la teknikistoj, konstruis subteran cisternon kun kovrilo por kolekti pluvakvon. Dank' al la cisternoj la kamparanoj akiris bonan rikolton.

Por protekti arbaron, teknikistoj helpis la kamparanojn konstrui metanan cisternon, por ke la kamparanoj anstataŭigu brullignon per metano. Uzo de metano produktita el fermentigitaj pajloj kaj fekaĵo de homoj kaj bestoj faciligas la vivon de la kamparanoj kaj ne poluas la medion. La fermentigitaj aĵoj estas natura sterko por agrikulturaj plantaĵoj.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio