Informoj
Fokusaj temoj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Pri tibetologia disvolviĝo kaj ekologia protektado
Intervjouj

de FANG XIAOTONG

Lhagpa Phuntshogs estas ĈPPIK-membro el la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Li funkciis kiel vicprezidanto de la popola registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj direktoro de la Tibeta Akademio de Sociaj Sciencoj. Nun li estas ĝenerala sekretario de la Ĉina Tibetologia Centro.

Lhagpa Phuntshogs koncize prezentis al mi nunan staton de tibetologia studo en Ĉinio. Ĉinio havas pli ol 50 studajn tibetologiajn instituciojn, pli ol 2000 studantojn kaj dekkelkajn specojn da rilataj gazetoj. Tibetologio furoras ankaŭ en aliaj landoj. En la lastaj jaroj, la Ĉina Tibetologia Centro vaste kontaktiĝis kun alilandaj tibetologiaj rondoj pere de vizitoj kaj simpozioj. Lhagpa Phuntshogs diris, ke kelkaj alilandaj tibetologoj aplikas modernajn sciencajn kaj teknologiajn metodojn en tibetologia studo. Tio estas lerninda por ĉinaj kolegoj. Ĉinaj tibetologoj deziras oftigi interfluojn kaj kunlaborojn kun alilandaj samfakuloj por akceli interkompreniĝon kaj amikecon.

Pri la homaj rajtoj kaj religia kredo de Tibeto, Lhagpa Phuntshogs diris, ke antaŭ la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, en Tibeto regis feŭda servuta reĝimo kun kombiniĝo de politiko kaj religio, kaj la socio estis dividita en 9 klasojn. Tiam la servutuloj posedis nur sian ombron kaj tute ne havis homajn rajtojn. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, renversinte la feŭdan servutan sistemon, la tibetanoj fariĝis mastro de sia sorto kaj ekĝuis verajn homajn rajtojn. Hodiaŭ en Tibeto normalaj religiaj aktivadoj estas protektataj de leĝoj kaj la religia ordo estas bona.

Parolante pri la Qinghai-Tibeta Fervojo lanĉota post nelonge, Lhagpa Phuntshogs diris, ke tio estas granda afero longe dezirata de la tibetanoj. Oportuna trafiko utilos al la nacio pluapaŝe kontaktiĝi kun moderna civilizacio. La problemoj pri mediprotektado kaj ekspluato de riĉfontoj kaŭzotaj de la fervojo estos bone solvitaj, kiam oni faros sufiĉan preparon en projekto kaj teknologio.

Kiam mi demandis pri mediprotektado de Tibeto, Lhagpa Phuntshogs diris, ke nun Tibeto jam havas 5 ŝtatajn naturajn rezervejojn, inkluzive de la Qiangtang-a Natura Rezervejo, plej alta kaj plej granda en la mondo, la Natura Rezervejo de la Kanjono de Jarlung Zangbo, la Natura Rezervejo de Qomolangma kaj la Lalu-a Malsekeja Natura Rezervejo. Tio signifas, ke pli ol triono de la aero de Tibeto fariĝis natura rezervejo.

Lhagpa Phuntshogs diris ankaŭ, ke la celo de la tibetanoj por disvolviĝo estas ne nur altrapida disvolviĝo de ekonomio kaj profito, sed ankaŭ komuna disvolviĝo de la popola vivmedio kaj ekonomio. Oni ne devas preni Tibeton ĉiam sole kiel primitivan bestoĝardenon por viziti. La tibenanoj havas rajton ĝui modernan civilizacion. Ili senĉese lernos kaj aplikos modernajn teknologiojn por bone trakti la problemojn pri protektado de kulturo kaj utiligo de riĉfontoj, kiuj aperos en disvolviĝo.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio