Informoj
Fokusaj temoj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Atenti sekurecon de ĉinaj civitanoj ekster Ĉinio
Intervjouj

de FANG XIAOTONG

Ekde februaro de 2006, 3 ĉinaj civitanoj estis murditaj en Sud-Afriko, 6 estis vunditaj en Kirgizio kaj 3 ĉinaj inĝenieroj estis pafmortigitaj en Pakistano. Rilate al la problemo de la sekureco de transmaraj ĉinaj civitanoj, Yu Yunbo, ĈPPIK-membro el Ŝanhajo, diris, ke estas necese fortigi konsulan protektadon al la transmaraj ĉinoj por protekti iliajn sukerecojn korpan kaj proprietaĵan, kaj defendi iliajn leĝajn rajtojn.

Konsula protektado estas kerno de garantio de sekureco de transmaraj ĉinoj. Yu proponis starigi urĝan sistemon pri konsula protekto kaj establi specialan institucion por protekti la transmarajn ĉinojn.

Li diris ankaŭ, ke krom la registaro, ankaŭ la rilataj homgrupoj devas intensigi singardemon. Por pli bona memprotektado estas necese koni la lokajn kulturon kaj tradician moron, rapide sin adapti al la tiea medio kaj havigi al si laŭleĝan politikan pozicion.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio