Informoj
Fokusaj temoj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Membro de ĈPPIK apelaciis por protekti tradician kulturon de Ĉinio
Intervjouj

de FANG XIAOTONG

Feng Jicai, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), estas fama moderna ĉina verkisto. Li ĉesis verki kaj komencis protektadon kaj ordigadon de folklora kulturo en la naŭdeka jardeko de la 20-a jarcento.

Priparolante la protektadon de tradicia kulturo de Ĉinio, li diris, ke tradicia kulturo enhavas nacian senton kaj estas rekta esprimo de naciaj karakterizaĵoj. Ju pli tutglobiĝas la ekonomio, des pli oni devas akcenti metropoliĝon de la kulturo. La popolaj loĝejoj, antikvaj urboj, ujoj, vestoj, ritoj de celebrado por naskiĝo kaj festoj estas portantoj de la fascina kulturo de Ĉinio, kaj oni devas heredi tiujn multvalorajn folklorajn artojn.

Feng Jicai montris, ke nun pli kaj pli multaj homoj konsciis la gravecon de protektado de folklora kulturo kaj komencas ekagadi, kaj glate iras la savado de folkloraj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. “Nun la kultura interŝanĝo pli kaj pli multiĝas, kaj ni ne devas fermi niajn kulturojn, nek perdi ilin. Ĉinio estas granda kultura lando, oni devas protekti la tradician kulturon kiu nutras la ĉinojn.”

Feng Jicai prezentis sian proponon pri kultura konstruado de nova socialisma kamparo. Li opinias, ke nova kamparo nepre devas havi proprajn kulturojn kaj novan kulturan fizionomion, kaj protekti siajn tradiciajn kulturojn.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio