Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

La akvama Taj-nacio
Temo proponita
de legantoj

de YI REN

Mi scivolas pri ĉio, precipe post la dek tagoj dum la UK en Pekino. Min tamen plej interesas informoj pri la ĉinaj minoritatoj, pri la instrusistemo kaj pri la ĉiutaga vivo.

GERALDO MATTOS (Brazilo)

En bela Xishuangbanna de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas Taj-nacio nomata “nacio akva”. La tieaj taj-oj ne nur rigardas akvon kiel originon de la vivo, sed ankaŭ havas profundan amon al ĝi. Ili opinias, ke akvo estas donaco de dio kaj simbolo de feliĉo, sankteco kaj brilo. Ilia amo kaj respekto al akvo montriĝas ankaŭ en la Taj-nacia kulturo.

En ajna vilaĝo de taj-oj en Xishuangbanna prosperas antikva bodioarbo. La vilaĝanoj kultas ĝin kiel dian arbon, ĉar por taj-oj ĝi estas origino de akvo.

Kiam venas honoraj gastoj, taj-oj bonvenigas ilin per verŝo de akvogutoj sur iliajn dorson aǔ sultrojn. Per tiu ĉi etiketo, taj-oj esprimas siajn belajn bondezirojn al la gastoj el malproksimo.

La Akvoverŝa Festo okazanta ĉiujare plej bone montras la pasian amon kaj profundan senton de taj-oj al akvo. Dum la festo taj-oj en akvoverŝo dancas kaj kantas, per akvo banas statuon de budho, esprimas bondezirojn kaj benon unu al aliaj, forpelas fatalaĵojn kaj purigas sian animon.

La amo de taj-oj al akvo vidiĝas en ilia sinteno al putoj. Ĝenerale ĉe la putoj estas belaj konstruaĵoj kun diversaj formoj, kiaj pagoda, doma, rondkolona aŭ dom-pagoda. La surtera parto de la putoj ofte estas en formo de elefanto, pavo aǔ pagodo. Sur la pinto de pagodo agrable tintadas arĝentaj tintiloj en zefiro kaj la ekstera muro de la konstruaĵoj estas inkrustitaj per koloraj vitropecoj kaj speguloj, kiuj glimas sub la suno kaj servas al akvoĉerpantaj virinoj en ilia tualeto. Ĉe la putoj estas longa bambua tubo por ĉerpi akvon. Taj-oj konstruas putojn aǔ apud rizkampo, aǔ en bambuaro aǔ inter bodi-kaj kokosarbojn.

Nuntempe kvankam la lokanoj jam uzas kranakvon, tamen puto restas ankoraǔ grava parto de la vilaĝoj de taj-oj, kaj oni prenas ĝin kiel ĉefan aktivejon. Multaj taj-oj konservas la kutimon ĉerpi ĉiutage akvon el la puto. Ili renkontiĝas ĉe la puto por lavi vestojn, interbabilante kaj poste portas akvon hejmen.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio