Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Vehikloj de Taiwan atentas interrilatojn de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo
Temo proponita
de legantoj

de WEN ZHIHONG

La 3-an de marto, en inaŭguro de la 4-a Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsilĝa Konferenco (ĈPPIK), svarmis ĵurnalistoj de vehikloj. Iuj el ili tenis videokameraon kaj stativon sur sin, aliaj tenis grandajn kaj malgrandajn fotografilojn, mikrofonon, fulmlumilon kaj porteblan komputilon.

Prezidanto Jia Qinglin de ĈPPIK estis faranta laborraporton. Sinjoro Xu, ĵurnalisto de iu televizio de Taiwan al Pekino, atente legis la laborraporton, kaj lia kolego starigis la kameraon kaj serĉis bonan pozicion por foti. “Atentu, komencu filmi kiam prezidanto Jia legos la 9-an ĉapitron.” Sinjoro Xu diris tion por atentigi sian kolegon.

“Ni filmas materialojn por hodiaŭa elsendo de novaĵoj.” diris sinjoro Xu. “La enhavo de la temoj de ĈPPIK estas tre vasta, kaj ni akcente raportos la parton rilatan al Taiwan. La problemo de interrilatoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo en la laborraporto estas zorgata de Taiwan-anoj.”

En la kunvenejo, sinjoro Xu kelkfoje telefonis al siaj kolegoj en Taiwan por interkonsiliĝi pri redaktado de la programo. Post la kunveno li tuj sendos la materialojn al Taiwan por fari novaĵojn kaj peti analizon de famuloj kaj specialistoj. En la venontaj tagoj ili intervjuos komitatanojn de la Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo kaj la Ĉina Tutlanda Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj kaj komitatanoj el Hongkongo kaj Makao.

 

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio