Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Reago de legantoj (I)
Reago de legantoj

Por peti opiniojn kaj proponojn de niaj legantoj, ni faris lastatempe enketon inter ili, en kiu ni elmetis 6 temojn, kiuj estas probable fokusoj atentataj de la ĉina publiko dum ĉi-jara TPK kaj ĈPPIK. La temoj estas: Publika servo kaj bonstatiga sistemo en la kamparo de Ĉinio, Trejnado kaj laborigo de kamparanoj, Edukado en kamparo, Kuracado en kamparo, Ekonomia disvolviĝo kaj mediprotektado, kaj Konservo kaj protekto al la tradicia ĉina kulturo.

Jen reagoj el kelkaj samideanoj.

La red.

Ernst Quietensky (Aŭstrio):

Estimataj,

La menciita temo kun la 6 punktoj je mia vidpunkto estas tre interesa kaj mi observos tiujn raportojn tutcerte.

Jose Antonio Vergara (Ĉilio):

Dankon pro la invito opinii. Mi aparte interesiĝas pri la ekologia problemaro kaj do pri la punkto 5 (Ekonomia dislvolviĝo kaj mediprotektado). Lige al tio estas la graveco de la kondiĉoj por stimuli la kamparanojn resti tie, havi bonkvalitan vivon kaj ĝui esencajn rajtojn al edukado, sanprotektado kaj kuracado, por eviti la migradon en la gigantajn urbojn.

Martha Otto (Israelo):

Estimataj samideanoj,

Ĉiuj tiuj temoj estas ege interesaj ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por aliaj partoj de la mondo: trejni, eduki kaj kuraci la kamparanaron, protekti la medion kaj konservi la (tre riĉan ĉinan) kulturon ke ĝi ne estu konkerata far la internacia “kokakolismo”.

Leandro Trujillo Casañas (Hispanio):

Estimataj gesamideanoj:

Tiuj ses temoj, kiujn vi prezentas, ĝenerale, estas interesaj por mi kiel okcidenta scivolemulo de tio kio okazas en Ĉinio; sed plej interesa por mi estas la du lastaj: 5. Ekonomia disvolviĝo kaj mediprotektado; 6. Konservo al tradicia ĉina kulturo.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio