Kim Keeble (Kanado):
Ĉiu el la ses temoj estas interesa por mi, ĉar mi loĝas en kampara regiono de Kanado kaj mi scias, ke ankaŭ multaj loĝantoj en via lando loĝas en tiaj regionoj. Numeroj 3 kaj 4 precipe interesas min. Ŝajnas ke via lando nun traktas pri la samaj temoj kiel Kanado kaj multaj aliaj landoj en la mondo. Mi esperas lerni pli pri la temoj pere de EPĈ. Dankon.
Marta Solis (Argentino):
Por mi la plej interesa temo estas 5 (Ekonomia disvolviĝo kaj mediprotektado), tial ke tiu problemo tuŝas nuntempe diversajn regionojn de la mondo.
Edvige Tantin Ackermann (Italio):
Gratulojn por via bona laboro! La temoj por mi interesaj estas: Ekonomia disvolviĝo kaj mediprotektado, Konservo kaj protekto al la tradicia ĉina kulturo.
Verner Fenig (Germanio):
Al mi tre plaĉus la temo "konservo kaj protekto al la tradicia ĉina kulturo", gravas ĉiu popolo en via lando.
Mi ne rajtas doni al vi proponojn, sed oni tutmonde scias, se la "moderna socio" forgesadas siajn propran kulturon, religion, lingvon kaj morojn, la popolo perdas sian identecon.
Se eblas, tiam prezentu, kiel oni en Ĉinio ligas la multmiljaran tradicion kun moderna vivo. Oni ne povas forfiltri la modernan vivon, ĝi venos per rapidegaj paŝoj.
Krome min interesas konkreta medioprotekto (aŭ malprotekto) en Ĉinio, do ne formale ion bonan ekzemplon montru, sed la verajn problemojn, kiujn kaŭzas la brutala agado de industrio.
Estu kuraĝaj (en la kadro de viaj ebloj).
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|