Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj
Temo proponita de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Reago de legantoj (III)
Reago de legantoj

Manoel Blaz Garcia (Brazilo):

Mi deziras al vi grandan sukceson kaj al via ege interesa evento, kiu okazos komence de marto en Pekino. Vere la temoj estas trafaj kaj bone elektitaj. Bedaŭrinde mi ne povos partopreni ĉe vi. La temoj 4 kaj 5 prezentiĝas al mi interesoplenaj, laŭ miaj vidpunkto kaj modesta konado. 

Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia (Brazilo):

Ĉar ni vivas meze de la kamparo, en bieno, malproksime de la urboj, kie ni edukas malfavoratajn infanojn sen familio, nin multe interesos la temoj 3, 4 kaj 5. Ni edukas, instruas, nutras kaj protektas infanojn inter 5 kaj 18 jaroj, do nin interesas sana prizorgo, edukado kaj antaŭ ĉio mediprotektado.

Ni vivas en Nacia Parko CHAPADA DOS VEADEIROS, kie la problemo de mediprotektado kaj la ekonomia disvolviĝo evidente iom kontrastas, malfavore al la homo... Ni multe esperas helpon de la ĉina internacia politiko favore al Esperanto, kiel ni mem povis konstati dum nia partopreno en la grandioza UK en 2004!

Rikardo Carrillo (Kolombio):

Jen la temoj kiujn mi ŝatus vidi raportotaj: edukado en kamparo, kuracado en kamparo, ekonomia disvolviĝo kaj mediprotektado, konservo kaj protekto al la tradicia ĉina kulturo. Speciale mi ŝatus informiĝi pri la 4-a punkto, ĉio pri medicinaj temoj.

Baldur Ragnarsson (Islando):

La temoj menciitaj estas gravaj kaj interesaj. Min persone tamen plej interesas la 3-a kaj la 6-a: Edukado en la kamparo kaj Konservo kaj protakto al la tradicia ĉina kulturo. Aparte mi scivolas pri kondiĉoj, cirkonstancoj kaj eblecoj de edukado en la kamparaj regionoj eventuale iom izolitaj for de urboj kaj dense loĝataj lokoj.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio