Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Sesioj en 2006
Amikaj retejoj

Ĉinio kaj nova azia jarcento
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj

de ZUO YAN

En la 16-a de majo de 2005 okazis en Pekino la tutmonda forumo “Fortune”. Tio estis la tria fojo por ĝia okazo en Ĉinio. Ĉe ĝia inaŭguro ĉina prezidanto Hu Jintao montris 2 vidpunktojn: 1. Disvolviĝo de Ĉinio kaj Azio fariĝas nova movoforto de la evoluo de monda ekonomio; 2. Disvolviĝo de Ĉinio alportis kaj alportos ŝancojn por kunlaboro kaj komuna profito de aziaj landoj kaj aliaj landoj de la mondo.

S-ro Richard D. Parsons, prezidanto de la kompanio Time Warner, opiniis, ke Ĉinio meritas tion. Li diris, ke la tuta mondo povas senti la influon de Ĉinio, ke tiu lando fariĝos la centro de la monda ekonomio en la 21-a jarcento.

Fokuse sur Ĉinion

Antaŭ tio la ĉefaj vehikloj de la mondo jam direktis sian atenton al Ĉinio. La gazeto “ Fortune ” aperigis antaŭ la inaŭguro de la forumo numeron kun sinteza raporto titolita per “Ĉinio en ŝanĝiĝo” sur la kovrilo. CNN faris tutsemajnan rapotadon “Fokuse sur Ĉinion” per rekta sendo kaj specialaj filmoj, kiuj provis malkovri “la rolon de Ĉinio sur la scenejo de la politiko kaj ekonomio de la mondo kaj influon de la impeta modernigo de Ĉinio sur la ĉinoj kaj la ĉina kulturo”.

“Ĉinio” ne nur iris en la titolojn de la raportaĵoj de la okcidentaj ĉefaj vehikloj kiel “Novjorkaj Tempoj” (The New York Times) kaj “Semajnaj Novaĵoj” (News Week), sed ankaŭ fariĝis titoloj de libroj. “Ĉina Jarcento” eldonita de Wharton-lernejo de Pensilvania Universitato ne nur analizis la influon de leviĝo de la ĉina ekonomio sur la tuta mondo, sed ankaŭ montris nepre farendajn aferojn de okcidentaj entreprenoj por ekzisto kaj prospero.

La ekonomio de Azio prosperas aŭ depresias preskaŭ tute laŭ la ekonomio de Ĉinio. La Azia Banko antaŭdiris, ke en 2025 la pocentoj de la azia ekonomio atingos kulminan nivelon de la historio.

Kune kun leviĝo de Ĉinio kaj Hindio kaj daŭra ludado de la rolo de Japanio, la potenco de la tuta terglobo troviĝas en la triafoja grava translokiĝo, nome leviĝo de Azio.

La plej granda influo de la ĉina ekonomio sur la azia kaj eĉ monda ekonomio estas ĝia “grandeco”. Ĝi ne estas potenca, sed pro sia grandeco ĝi mem jam povas veki atenton.

Ĉina merkato

En disvolviĝo Ĉinio iris vojon ne similan al tiu, kiun iris Japanio en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. En la epoko kun superrego de disciplinoj de libera komercado, Ĉinio ne povas agi kiel Japanio siatempe, ke ĝi povis ne nur kreskigi stimulan eksportadon, sed ankaŭ teni relativan fermitecon de la interna merkato. Ĉinio praktikas la politikon de pordomalfermo kaj promesis pli larĝe malfermi sian merkaton aliĝante al la Monda Komerca Organizo en 2001.

Rezulte de tio la ekonomio de Ĉinio pli kaj pli nedisigeblas de la monda ekonomio.

Statistiko de la Konferenco de Komerco kaj Disvolvo de UN publikigita en januaro de 2005 montris, ke en 2004 Ĉinio altiris dekonon de la rekta eksterlanda investo (612 miliardoj da usonaj dolaroj), nur malpli ol Usono, kaj anstataŭ Japanio ĝi fariĝis la tria granda komerca lando de la mondo, kaj ĝia totala kvanto de importado kaj eksportado konsistigis 6.4% de tiu de la mondo.

Ĉefefektiviganto Howard Schultz de ĉenbutiko Starbuck diris al vehikloj, ke post 3 jaroj la nombro de Starbuck en Ĉinio supozeble superos tiun en Usono. En la financa jaro 2003 ekonomio de Japanio turniĝis el stagneco daŭrinta 10 jarojn kaj kreskis je 3.2 pocentoj. Nemalmultaj specialistoj opinias, ke la ĉina merkato estis ŝlosilo por elturniĝo de Japanio el degenero.

Kresko de importado de Ĉinio (pli ol 560 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004) ŝanĝas la interrilatojn de la aziaj landoj kaj tiujn inter regionoj. Kaj dum tio la marka signo estis inversiĝo de reciproka dependeco de Ĉinio kaj Japanio: Ĉinio ĵus anstataŭis Usonon kaj fariĝis plej granda komerca partnero de Japanio, dum Japanio ĵus finis sian rolon de plej granda komerca partnero de Ĉinio en la pasintaj 12 jaroj kaj viciĝis post la Eŭropa Unio kaj Usono.

Dank' al industriiĝo, urbanizado kaj vigla konstruado de fundamentaj instalaĵoj, Ĉinio rapide fariĝis la plej granda importanto de fera erco kaj ŝtalo, kaj helpis altigi la prezojn de tiuj produktaĵoj.

Vizaĝe al defio

Ĉinio estas granda komerca lando, kaj ĝia influo sur la mondo ĉefe devenas de ĝia komerca forto. En 2004 Ĉinio fariĝis la tria granda komerca lando. Sed laŭ analizo pri la eksporta strukturo de Ĉinio oni facile rimarkis ĝian fragilecon de la kreska modo kun eksporto kiel centro.

En 2004 la ĉina eksporta valoro atingis 600 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 55% venis de prilabora komerco kaj 57% estis kreita de entreprenoj de fremdlanda kapitalo.

Tio signifas, ke Ĉinio tre malmulte profitis de ŝajne prospera eksportado, ĝi profitis ĉefe de malmultekostaj laborfortoj. Eksportado de multeprofitaj produktaĵoj de altaj kaj novaj teknologioj estis monopoligita de kompanioj de fremdlanda kapitalo, dum la avantaĝaj eksportaĵoj de Ĉinio estas malmulte profitaj, kiaj ŝuoj, tekstilaĵoj, mebloj kaj fajriloj. Kaj eksporto de tiaj produktaĵoj facile estigas komercajn konfliktojn de kontraŭdumpingo kaj enketado de speciala protektado, ekzemple forbrulado de ŝuoj en Hispanio, tekstilaĵaj konfliktoj de Ĉinio kun Eŭropa Unio kaj Usono.

Sekve, en la nuna situacio por la internacia komercado, estis pli kaj pli malfacile por Ĉinio profiti pere de relativa avantaĝo, kaj unika elirejo por Ĉinio estas sin turni al produktaĵoj kun pli alta aldona valoro. Sed tio estas katenita de manko de kreiva kapablo en Ĉinio kaj de pli kaj pli rigora atento de eksterlandaj entreprenoj pri protekto de intelekta proprieteco.

Alia danĝero por la ĉina ekonomio estas strikte kunligita kun Usono.

Granda favora saldo troviĝas en la komercado de Ĉinio kun Usono, kiu baziĝas sur granda malfavora saldo de Ĉinio en komercado kun landoj kaj regionoj de Azio, kaj krome usona dolaro konsistigas ĉefan parton de la granda rezervo de fremda valuto de Ĉinio.

Iuj usonaj specialistoj opinias, ke la granda favora saldo de Ĉinio en komercado kun Usono povos esti nokaŭta armilo de Usono por superregi Ĉinion, ke Usono povos efike superregi la politikon de Ĉinio pere de limigo al la ĉina eksporto. Sed aliaj opinias, ke kun rezervo de granda sumo da usonaj dolaroj Ĉinio posedas armilon por marĉandi kun Usono, se Ĉinio pogrande vendos siajn usonajn dolarojn, tio estigos krizon por usonaj dolaroj.

Kiu ajn el la du kazoj okazu, ĝi vundos ambaŭ flankojn. Kunlaboro kaj kuna profito estas la ĉefa melodio de nia epoko.

Antaŭ unu jaro, kiam oni demandis s-ron John Thornton, kiu abdikis la oficon de direktoro kaj unua praktika oficisto de la grupo-kompanio Goldman Sachs kaj venis al Tsinghua-universitato por instrui, li respondis, ke leviĝo de Ĉinio estas la plej grava evento de la mondo dum lia vivo, sed “eble Usono ankoraŭ ne povas kutimiĝi al tio”.

S-ro John Thornton diris: “Kondutaj kutimoj inter Usono kaj Ĉinio devas formiĝi kiel eble plej frue, kaj ili devas esti pozitivaj. Ĉinio kaj Usono devas rigardi unu la alian kiel amikon kaj partneron.” Li daŭrigis: “Ekzistas malsamaj opinioj, kaj aperas de tempo al tempo konkretaj problemoj, sed ili bezonas havi konon por longa tempo pri la interrilatoj de ambaŭ landoj. Se firmaj, sanaj kaj pozitivaj estas la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono, tio metos tre solidan bazon por la paco kaj prospero de la mondo.”

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio