Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Ĉinio penas altigi arbaran kovritecon al 20 procentoj en la venontaj 5 jaroj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj

 

La 27-an de februaro, la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio informis, ke en 2010 20% de la tero de Ĉinio estos kovrita de arbaro, la arbara rezervokvanto atingos 13.2 miliardojn da kubmetroj, kaj 50 procentoj de la naturaj malsekejoj kaj 90 procentoj de la sovaĝaj bestoj kaj plantoj sub ŝtata protektado estos efike protektataj.

En la venontaj 5 jaroj, eĉ en pli longa periodo, Ĉinio ĉefe plibonigos la ekologian staton de nordorienta, nordokcidenta kaj norda Ĉinio, sudokcidentaj ravinoj kaj Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos 6 gravajn arbarajn konstruojn, inkluzive de protektado de naturaj arbaroj, cedigado de kampoj al forstumado, bridado de sabla vento ĉe Pekino kaj najbara municipo Tianjin. Krome, Ĉinio komencos la konstruojn por protekti malsekejojn, haltigi sabliĝon en suda Ĉinio kaj konstrui protektan arbaron ĉe maro. Ĉinio intensigos arbaran administradon, plirapidigos reguligadon de ekologia stato de akvfontaj regionoj kaj intensigos administradon de naturaj rezervejoj por efike protekti naturan ekologian staton.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio