Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Antaŭvidebla stabila progreso de la makroekonomio de Ĉinio en la dua duono de 2005
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj

de FANG XIAOTONG

Laŭ statistiko kaj analizo de la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono de Ĉinio kaj la Ĉina Popola Banko, oni optimisme konkludis, ke la ĉina ekonomio stabile disvolviĝis de januaro ĝis junio de 2005, kaj daŭras tiu situacio en la dua duono de la jaro.

Greno estas unu el la plej gravaj faktoroj influantaj la ĉinan ekonomion. Ĉinio rikoltas grenon ĉefe en somero, sed en la lastaj 7 jaroj reduktiĝis la kampoj por someraj grenplantoj. En 2005 oni vidis ĝojigan ŝanĝiĝon: evidente multiĝis grenkampoj kaj leviĝis produktokvanto de greno. La konsumado kaj enspezo de ordinaraj ĉinoj montris boniĝon de ilia vivo. La registaro pli multe zorgis pri labordonado kaj socia asekuro de laboruloj, kio multe favoris al pli da urbanoj kaj kamparanoj.

Ŝanĝiĝo de tarifoj

Dum sia bona funkciado la ĉina ekonomio spertis kelkfoje leviĝon kaj malaltiĝon de tarifoj, kaj tio vidigis kelke da problemoj solvendaj por la makroekonomio de Ĉinio.

•  Prezo de greno . Leviĝis la agrikultura produktokosto, sed falis ĉi-jare la prezo de greno. Tio signifas, ke evidente malmultiĝos enspezo de la kamparanoj, kiuj konsistigas sesonojn de la loĝantaro de Ĉinio. Protekti la interesojn de la kamparanoj kaj bonigi ilian vivon estas tre grava parto de la ekonomia laboro en la estonteco.

•  Prezo de petrolo . Antaŭe la prezo de petrolo restis kompare malalta kaj la konsumantoj misopiniis, ke “petrolo estas malkara konsumaĵo”. Sed post plurfoja levo de la prezo de petrolo multaj homoj eksentis domaĝon de mono kiam ili aĉetas petrolon. Ĉinio decidis superregi eksporton de prilaborita petrolo dum la periodo de la 1-a de septembro ĝis la 31-a de decembro por garantii enlandan bezonon. Ŝanĝiĝo de petrola prezo spegulis, ke fuela problemo estos ŝlosilo influanta la ĉinan ekonomion en la estonteco.

•  Prezoj de domo kaj akcio . Tiuj prezoj estas multe atentataj en la ĉina ekonomio. En la unua duono de 2005 iom post iom malrapidiĝis la kresko de prezo de domo en la urboj de Ĉinio, ke malaltiĝis prezo de domo en 20 urboj de Ĉinio, precipe tiu de altklasa domo, kaj la registaro daŭrigos la makran superregadon al la domvendado. Rilate akcion, la registaro klare montris la sintenon disvolvi kapitalan merkaton, kaj tio metis la bazon por ĝenerala boniĝo de prezo de akcio. La registaro kreos senkaŝan, justan, egalan kaj sanan medion por la merkato kaj laŭleĝe protektos la interesojn de investantoj.

Stabileco kaj ŝparo

Ŝanĝiĝo de la supre menciitaj tarifoj influos la politikan tendencon de la registaro en la dua duono de 2005 kaj en pli longa estonteco.

Laŭ nefiksa analizo de superaj kunvenoj de la registaro kaj kompetentaj registaraj departementoj, la ĉina registaro metos stabilecon sur la unuan lokon en la politiko de la ekonomia disvolvo. Cao Yushu, proparolanto de la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono de Ĉinio, diris, ke makra superrego ne estos intensigita nek malstreĉita. Ekonomikistoj atentigis pri 3 novaj problemoj:

•  Konsuma nivelo de la kamparanoj estis malfavore influita . En la unua duono de 2005 leviĝis prezoj de materialoj de agrikultura produktado, kaj pro tio ĉiu kamparano meznombre elspezis 40 juanojn (ĉ. 8 juanoj egalas 1 usonan dolaron) pli multe. Tio kaj naturaj katastrofoj malhelpis la kamparanojn enspezi multe kaj malbone influis ilian konsumadon.

•  Evidente falis la rapideco de kresko de profito de entreprenoj . En la unua duono de 2005 la kresko de profito de la ĉinaj industriaj entreprenoj reduktiĝis 22.5%, kaj malprofito de deficitaj entreprenoj leviĝis 57.8%.

•  Malrapidiĝo de kresko de la monda ekonomio kaŭzis multajn necertecojn al la ekstera komerco de Ĉinio . Ŝanĝiĝo de petrola prezo, influo de terorismaj atakoj kaj komercaj konfliktoj inter Ĉinio kaj iuj landoj estas konsiderindaj.

Rilate tiujn problemojn la ĉina registaro faros rearanĝon en detaloj de makroekonomia politiko. Impostado, kredito kaj aliaj ekonomiaj instrumentoj estos pli flekseblaj, por direkti produktadon de entreprenoj kaj konsumadon de ordinaruloj kaj teni stabilan kreskon de bezono de investo kaj konsumo. Unuflanke la ĉina registaro daŭrigos reordigadon al la strukturaj kontraŭdiroj en la ekonomio, ekzemple reguligi la kreskan rapidecon de investado de regionoj kaj industrioj, pluapaŝe solvi la problemon de blindeco en investado kaj tiun de malalta kvalito de programoj, kaj sobrigi la emon de investado de bankoj al grandaj entreprenoj. La problemo de medio kaj riĉfontoj estas unu el la plej zorgataj problemoj. Specialistoj de aŭtentikaj departementoj montris, ke estas necese instigi la entreprenojn al teknologia renovigo kaj al likvido de malmoderna produktopovo multe eluzanta materialojn kaj serioze poluanta la medion. Aliflanke, estas necese fari aktivan stabilan reformadon kaj forigi maldecajn punktojn en la sistemo. La grava reformado en la dua duono de 2005 praktikiĝas en la kamparo, ŝtataj entreprenoj, monopolaj industrioj, financa sistemo, impostado kaj investa sistemo. Se efikos la reguligado en detaloj de la sistemo, tio liveros movoforton al la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio en la estonteco.

En 2005 Ĉinio aktive praktikas konstruadon de “ŝpara socio”. Larĝasence tio signifas ŝparon de diversaj riĉfontoj kaj fueloj en la industrioj, por ke la ekonomia produktado estu en bona cirkulado; kaj bagetel-flanke, ĉiuj civitanoj devas ŝpari elektron kaj akvon. Ŝparo estas pli kaj pli forte akcentata en la ideologio kaj konduto de ĉinoj, ĉar diligenteco kaj ŝparemo estas tradiciaj virtoj de la ĉinoj.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio