Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Sesioj en 2005
Amikaj retejoj

Akcente harmonian disvolviĝon en la venontaj 5 jaroj
Ĉinio en la venontaj 5 jaroj

de WANG YONGZHI

2006 estas la unua jaro de la 11-a Kvinjara Plano (2006-2010) de la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. En la baldaŭ okazontaj 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 4-a Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco la reprezentantoj diskutos kaj ekzamenos la 11-an Kvinjaran Planon.

La ĉefaj celoj de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj estos: surbaze de struktura reguligado, altigo de efikeco kaj malaltigo de konsumado duobligi en 2010 la enlandan produktovaloron de 2000; evidente altigi utiligeblecon de riĉfontoj, malaltigi je 20% la konsumon de la totala enlanda produktovaloro, kompare kun tiu en fino de la 10-a Kvinjara Plano, havi novan progreson en la konstruado de harmonia socio.

Granda laboro estas postulata por realigi daŭran rapidan, akordan kaj sanan disvolviĝon de la nacia ekonomio kaj ampleksan evoluon de la socio kaj atingi stadian sukceson en kompleta konstruado de bonstata socio.

Ĉinio alfrontas multe da malfacilaĵoj kaj problemoj sur la vojo: malekvilibras la disvolviĝo de la urboj kaj la kamparo; krudekonomia kreskado ne radike ŝanĝiĝas; ekonomia strukturo ne estas racia; krea povo ne fortas; malakordo inter la ekonomia disvolvo kaj riĉfonta medio pli kaj pli evidentiĝas; estas peza la tasko solvi la problemon pri la kamparanoj, kamparo kaj agrikulturo; la premo de laborigo fortiĝas; intensiĝas antagonismo pro grandiĝo de diferenco inter enspezoj; malfaciliĝas traktado de sociaj rilatoj pro interesoj.

Por radikale solvi la suprajn problemojn, la ĉina registaro postulas teni la ekonomion en stabila kaj pli rapida disvolviĝo, pli rapide ŝanĝiĝi la manieron de ekonomia kreskado, levi krean povon; akceli akordan disvolviĝon de la urboj kaj kamparo; intensigi konstruon de harmonia socio kaj profundigi la politikon de reformado kaj pordomalfermo.

 

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio