La
"Statistika raporto pri enlanda ekonomio kaj socia disvolviĝo
en 2006" nove publikigita de la Ŝtata Statistika Buroo
de Ĉinio montras, ke la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio
en 2006 atingis 20940.7 miliardojn da juanoj (ĉ. 2094.07 miliardoj
da eŭroj), je 10.7% pli alte ol tiu de la pasinta jaro, preskaŭ
duoblo de tiu de 2002. Interalie la primara industrio konsistanta
ĉefe el agrikulturo kreskis je 5.0%; la sekundara industrio
ĉefe el fabrikado je 12.5%; kaj la terciara industrio ĉefe
el servado je 10.3%. La plimultiĝinta valoro de la primara,
sekundara kaj terciara industrioj konsistigis respektive 11.8%,
48.7% kaj 39.5% de la totala enlanda produktovaloro.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|