Posttagmeze de la 3-a de marto inaǔguriĝis
en Pekino la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la
Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
Tiutage pli ol 2000 membroj de la
Tutlanda Komitato el diversaj demokratiaj partioj, diversaj
nacioj kaj diversaj rondoj aǔskultis la laborraporton de la
Konstanta Komitato fare de Jia Qingling, prezidanto de la
Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco.
Ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj
Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong,
Wu Guanzheng, Li Changchun kaj Luo Gan ĉeestis la inaǔguron.
La ĉi-foja sesio daǔros 12 tagojn.
La membroj de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco faros proponojn pri la
politiko de reformado kaj malfermo kaj aliaj fokusaj temoj
zorgataj de la popolo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|