
La
6-an de marto, Wang Zhibao, membro de la Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK),
diris en Pekino, ke Ĉinio devas plifortigi plu la helpadon
al malriĉaj regionoj, kaj klopodi por malgrandigi la distancon
inter malriĉaj kaj progresintaj regionoj.
Tion li diris en gazetara konferenco
dum la kunveno de la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato
de ĈPPIK. Li diris, ke en la lasta jaro Ĉinio akiris grandan
sukceson en la helpado al malriĉaj regionoj, pro tio iom reduktiĝis
la nombro de malriĉuloj, tamen restas granda distanco inter
iuj malriĉaj kaj progresintaj regionoj, tial necesas plifortigo
de la helpado.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|