La 13-an de marto, Jiang Enzhu,
prezidanto de la Komitato de Eksteraj Aferoj de la 10-a Tutlanda
Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke en 2007 okazos la unuafojaj
intervidiĝo kaj interparolo inter TPK de Ĉinio kaj parlamentoj
de 7 landoj inkluzive de Brazilo, Hindio kaj Aŭstralio, post
stariĝo de la sistemo de regulaj interŝanĝoj.
Li diris, ke stariĝo de la sistemo
de regulaj interŝanĝoj kun parlamentoj de koncernaj landoj
estas grava laboro de TPK en la pasintaj jaroj, kaj firmigo
kaj profundigo de tiu sistemo pretigos efikan platformon de
dialogo kaj kunlaboro por interŝanĝoj inter TPK de Ĉinio kaj
parlamentoj de koncernaj landoj.
Li diris, ke la sistemo ne interrompiĝos
pro ŝanĝiĝoj de la parlamentoj, laŭeble tenos la kontinuecon
kaj stabilecon de interkomunikado kaj ludos aktivan rolon
por akceli interrilatojn disvolviĝi sane kaj daŭre.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|