
Lastatempe, Li Binghua, membro de la 10-a Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj plenuma
vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj,
diris, ke la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj varbos
fremdlandajn volontulojn posedantajn la ĉinan lingvon en la
lasta tagdeko de marto. Oni varbos volontulojn en ambasadorejoj
kaj konsulejoj de Ĉinio eksterlande.
Li Binghua diris, ke dum la Olimpikoj
estos bezonataj 80-100 mil volontuloj. Nun la nombro de homoj
en la ĉina ĉeftero sin anoncintaj por volontuloj por la Pekinaj
Olimpikoj superis 350 mil. Samtempe la Organiza Komitato de
la Pekinaj Olimpikoj ricevis multegajn petleterojn de samlandanoj
de Hongkong, Makao kaj Taiwan kaj elmigrintaj samlandanoj,
krome, ankaŭ fremdlandanoj volas fariĝi volontuloj de la Pekinaj
Olimpikoj.
Li diris: "Estas bonvene, ke
fremdlandanoj fariĝos volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj,
sed ili devas certagrade paroli en la ĉina lingvo".
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|