La
16-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en gazetara
konferenco post fermo de la 5-a Sesio de la 10-a TPK: "Nia
politiko al Dalai-lamao estas klara kaj senŝanĝa, t.e. se
li konfesas, ke Tibeto estas nedisigebla parto de la ĉina
teritorio kaj Taiwan estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio,
kaj se li forlasos secesian agadon, ni povos interparoli kun
li pri lia individua estonteco, kaj tiu ĉi pordo estas ĉiam
malferma."
Wen Jiabao emfazis, ke Tibeto estas
aŭtonoma regiono de Ĉinio. Kiam oni preparis ĝian fondon en
1956, la 14-a Dalai-lamao estis la estro de la prepara organiza
komitato. Sed la nuna Dalai-lamao establis "portempan
registaron" eksterlande kaj akcentas "altan aŭtonomecon"
de Tibeto. Li eĉ postulas, ke la ĉina armeo retiriĝu el Tibeto,
kaj ke han-oj kaj aliaj nacimalplimultoj vivantaj en Tibeto
forlasu Tibeton. El tio estas nemalfacile vidi, ĉu li vere
esperas aŭ detruas unuiĝon de la patrolando.
Fine Wen Jiabao diris, ke pri Dalai-lamao,
oni rigardas ne nur kion li diras, sed ankaŭ kion li faras,
kun espero, ke li faros aferojn favorajn al unuiĝo de Ĉinio
kaj disvolviĝo de Tibeto.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|