Dum
la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj
la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), raportistoj el
ekster la ĉina ĉeftero unuafoje povas rekte intervjui reprezentantojn
de TPK kaj membrojn de ĈPPIK.
La 5-an de marto inaŭguriĝis en
Pekino la 5-a Sesio de la 10-a TPK, kaj la 3-an de marto la
5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.
Intertempe raportistoj el ekster
la ĉina ĉeftero ne nur povas kontakti intervjuitojn pere de
la informejo, sed ankaŭ povas rekte kontakti delegacion kaj
reprezentantojn. Por faciligi intervjuon de ĵurnalistoj, la
informejo publikigis en sia retejo la adresojn de loĝejoj
de ĉiuj delegacioj. Tio estas la unua fojo en pli ol 50 jaroj
post la fondiĝo de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|