La
6-an de februaro, 2006, ĉeestante la kunsidon prezidatan de
ĉina ĉefministro Wen Jiabao, Ma Wenfang, 55-jara kampara kuracisto
diris: “Estas malfacile por kamparanoj akiri kuracon, kaj
la kamparaj kuracejoj funkcias malfacile. Efektive la kamparaj
kuracistoj laboras kaj vivas pli malfacile.” Ĉefministro Wen
Jiabao kunvokis tiun kunsidon por kolekti opiniojn de la socio.
Pri kuracado, iu retumanto skribis,
ke kvankam lia familio enspezas 5000 juanojn unu monaton (ĉ.
500 eŭroj), sed ili timas malsaniĝi. Se iu el lia familio
malsaniĝos grave, lia familio tuj fariĝos malriĉega. Li esperas
ke medicina asekuro povos favori al ĉiuj familioj, ke oni
povas vivi trankvile.
En la pasinta jaro, Gao Qiang, ministro
de la Ministerio de Sano de Ĉinio, plurfoje diris en multaj
okazoj, ke la registaro bone funkciigos publikajn hospitalojn
por doni al la popolo bonan kaj malmultekostan kuracon.
En Ĉinio, la popolo malkontentas
ĉefe pri medicina servo, kaj tio ankaŭ estis multe zorgata
de reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio
(TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK). La reprezentantoj de TPK kaj ĈPPIK prezentis siajn
proponojn. Komitatano Chu Yaping de ĈPPIK proponis fondi monopolan
medikamentan buroon, ke la registaro difinu la prezojn de
medikamentoj por maksimume protekti la intereson de la popolo.
Ĉefministro Wen Jiabao esprimis en la registara laborraporto,
ke en 2006 oni akcente zorgos medicinan servon por solvi la
problemojn de malfacileco de malriĉaj kamparanoj en akiro
de nemultekosta kuraco. La konkretaj rimedoj estas: rapidigi
la konstruadon de medicina servosistemo en la kamparo, disvolvi
higienan servon en plansetlejoj de la urboj, profundigi reformadon
de la medicina sistemo, ordigi kaj normaligi kuracan servon
kaj produktan kaj cirkulan ordon de medikamentoj.
De 2006, ĉiuj lokoj de Ĉinio sinsekve
fondos pagomoderajn hospitalojn aŭ pagomoderajn kuracejojn
por garantii kuracadon de homoj malmulte enspezantaj. Ĝeneraliĝos
en 2008 la nova koopera kuraca sistemo en la kamparo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|