Sun Hongmei, membro de la Tutlanda
Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
veninta de Shanxi-provinco, proponas enmeti protekton de kulturaj
heredaĵoj en planon de konstruado de la nova kamparo.
Grandnombraj kulturaj heredaĵoj
de Ĉinio troviĝas en la kamparo. Sun Hongmei trovis en enketado,
ke la urbanizado de la kamparo kaj ŝanĝiĝo de vivmaniero de
la kamparanoj detruos tiujn originalajn kulturajn heredaĵojn.
Sun proponas, ke oni subigu la tendencon
de senpripensa kaj hasta urbanizo de la kamparo, ĉiam atentu
sintezan disvolviĝon de la kamparo, laŭleĝe determinu protektendan
terenon kaj superregatan regionon por eviti grandareajn malkonstruadon
kaj konstruadon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|