 Maljuniĝo
de la loĝantaro estas atentata de la ĉina socio kaj fariĝis
unu el la plej zorgataj temoj dum ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK.
Li Baoku, membro de ĈPPIK, prezidanto de la Ĉina Disvolviĝa
Fondaĵo por Maljunulaj Aferoj kaj konsilanto de la Internacia
Maljunula Asocio, diris al raportistoj, ke la problemo de
maljuniĝo de la loĝantaro estas kaj defio kaj ŝanco.
Li diris, ke la struktura ŝanĝo
de la loĝantaro influos socian ekonomion. La maljuniĝo de
la loĝantaro rekte influos laborfortojn, kaj ĝis la mezo de
la 21-a jarcento Ĉinio perdos 18%-35% da laborfortoj. Ĝia
alia influo estos grandiĝo de la socia ŝarĝo. Oni antaŭkalkulis,
ke ĝis 2015 Ĉinio havos pli ol 200 milionojn da maljunuloj.
Krome, maljuniĝo de la loĝantaro ankaŭ malmultigos ŝtatan
deponaĵon.
Tamen maljuniĝo de la loĝantaro ankaŭ
portas ŝancon al la ekonomia disvolviĝo. La maljunuloj havas
grandan bezonon en vestado, nutrado, loĝado, veturado, flegado,
kuracado kaj higieno.
Li Baoku diris, ke prizorgado al
la maljunuloj estas memzorgado en la estonteco. Oni devas
bone solvi problemojn de maljunuloj per klopodado de familioj,
socio kaj rilataj organizoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|